Stefan Banach

pola matematikisto

Stefan BANACH (naskiĝis la 30-an de marto 1892 en Krakovo, mortis la 31-an de aŭgusto 1945 en Lvovo) estis pola matematikisto, unu el reprezentantoj de lvova skolo matematika. Banach fondis modernan funkcionalan analitikon kaj faris gravan kontribuon al la teorio de topologiaj vektoraj spacoj.[1]

Stefan Banach
Persona informo
Stefan Banach
Naskiĝo 30-an de marto 1892 (1892-03-30)
en Krakovo
Morto 31-an de aŭgusto 1945 (1945-08-31) (53-jaraĝa)
en Lvivo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Liĉakiva tombejo vd
Lingvoj polafranca vd
Loĝloko Lvivo vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioDua Pola RespublikoUkraina Soveta Socialisma Respubliko • Regnokomisariato Ukrainio • Ukraina Soveta Socialisma Respubliko vd
Alma mater IV Liceum i Gimnazjum im. Henryka Sienkiewicza w Krakowie • Lviva PoliteknikoJagelona UniversitatoLviva Universitato • Bartłomiej Nowodworski High School vd
Familio
Edz(in)o Łucja Braus vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo matematiko • funkcia analitiko vd
Aktiva en Lvivo vd
Doktoreca konsilisto Hugo SteinhausKazimierz Twardowski vd
Verkado
Verkoj banaĥa spaco ❦
banaĥa alĝebro ❦
paradokso de Banach-Tarski ❦
banaĥa sternaĵo ❦
teoremo de Banach-Steinhaus ❦
teoremo de Hahn-Banaĥo ❦
fikspunkta teoremo de Banaĥo ❦
Banach–Saks property ❦
kompaktaĵo de Banaĥ-Mazur ❦
teoremo de Banaĥo-Alaoglu ❦
teoremo de Banach-Mazur ❦
Banaĥa limigo ❦
teoremo de Banach–Stone ❦
teoremo de Banach-Mackey ❦
ludo de Banaĥ-Mazur ❦
banaĥa latiso ❦
banaĥa mezuro ❦
Surjection of Fréchet spaces ❦
teoremo de Banach-Schauder vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Liaj gepatroj estis montaranoj. Edukata de anstataŭa familio. Persone konis nur sian patron, kiu servis en aŭstria armeo (poste laboris kiel oficisto en Krakovo) kaj de tempo al tempo renkontiĝis kun li. De infanaĝo montris eksterordinarajn kapablojn pri matematiko kaj lingvistiko. Post abiturienteco laboris en krakova librovendejo. Matematikon lernis kiel aŭtodidakto. Dum 1911-13 studis ĉe Fakultato pri Tera Inĝenierado de Lvova Politekniko. Post eksplodo de la 2-a mondmilito laboris kiel inspektisto pri vojkonstruado. Ne soldatiĝis pro maldekstramaneco kaj viddifekto. Reveninte al Krakovo vivsalajris danke al helplecionoj. Plu studis memlernante.

Scienca kariero redakti

 
Memorige benko de Otton Nikodem kaj Stefan Banach en la krakova parko Planty, Krakovo
 
Lvivo / Lvovo, Liĉakiva tombejo, la tombo de familio Riedl, en kiu esti entombigita Stefan Banach

En 1916 d-ro Hugo Steinhaus ekinteresiĝis pri li, kiam en la krakova parko hazarde ekaŭdis du junulojn parolantaj pri serioza matematiko. La renkonto fruktis per komuna publikaĵo kaj multjara kunlaboro. En 1920 danke al apogo de Steinhaus Banach asistiĝis en la Katedro de Matematiko ĉe Mekanika Fakultato de Lvova Politekniko. En 1920 (sen diplomo de studfino) doktoriĝis en Universitato al Johano la 2-a Kazimiro en Lvovo surbaze de disertaĵo Sur les opérations dans les ensembles abstraits et leur application aŭ équations intégrales (Fundamenta Mathematicae, III, 1922), kie enkondukis fundamentajn teoremojn de funkcia analizo – nova matematika branĉo.

En 1922 habilitiĝis ĉe la Universitato de Lvovo kaj venontmonate fariĝis profesoro eksterordinara. En 1927 ricevis titolon de profesoro ordinara de la sama universitato. En 1924 aniĝis al Pola Akademio de la Scipovoj (PAU - Polska Akademia Umiejętności). En 1922-1939 gvidis unu el fakoj de Matematika Instituto de la Universitato disvolvante – krom granda aktiveco didaktika – signifan agadon sciencesploran. Baldaŭ fariĝis la plej granda aŭtoritato pri funkcia analizo. Ĉirkaŭ li, renkontiĝante en fama Skota Kafejo, koncentriĝis aro da junaj talentuloj. Sub la gvido de Hugo Steinhaus elkreskas nova lvova skolo matematika, kiu baldaŭ, jam en 1929, komencas eldoni propran periodaĵon dediĉitan al la funkcia analizo Studia Mathematica. En 1932 aperas prese la fama verko de Banach Théorie des opérations linéaires kiel unua volumo de nova eldonejo Monografioj Matematikaj, kies unu el fondintoj li estas. La verko signife kontribuis al popularigo de la atingoj de Banach inter matematikistoj kaj al evoluo de funkcia analizo.

Banach estis invitita prezenti unu lekcion en Internacia Kongreso Matematika en Oslo en 1936. Kelkfoje estis laŭreato de sciencaj premioj kaj en 1939 estis elektita prezidanto de Pola Matematika Societo. Aŭtoris pli ol 60 disertaĵojn kaj plurajn teoremojn fundamente gravaj por multaj fakoj de matematiko. Lia laborstilo, nekutima scienca intuicio, senpereco kaj aperto permesis al li, kune kun Hugo Steinhaus, krei Lvovan Skolon Matematikan. En 1924 fariĝis membro-korespondanto de Pola Akademio de la Scipovoj, de 1931 ordinara membro de Scienca Societo Varsovia, membro adoptita (1923) kaj membro ordinara (1927) de Scienca Societo en Lvovo, membro-fondinto (1919) de Pola Societo Matematika, ties vicprezidanto (1932-36) kaj prezidanto (1939-1945). En 1930 ricevis sciencan premion de la urbo Lvovo. En 1936-39 estis vicprezidanto de Matematika Komitato de Konsilantaro de Precizaj Sciencoj kaj Aplikataj. En 1939 PAU atribuis al li grandan premion.

Dua mondmilito redakti

Post okupado de Lvovo fare de soveta armeo (la 22-an de septembro de 1939) estis profesoro de Lvova Universitato, dekano de Matematik-Fizika Fakultato, fariĝis membro-korespondanto de Akademio de la Sciencoj de Ukrainio. Kvankam li distancis de politiko, konsentis elektiĝi delegito al Lvova Konsilantaro Urba.

Dum germana okupado (1941-44) de Lvovo pro fermo de altlernejoj fare de germanoj li ne povis mongajni. Tial fariĝis - kune kun multaj aliaj reprezentantoj de scienco, kulturo, defendomovadanoj, junularo gimnazia kaj universitata en Lvovo, kune kun la filo Stefano, medicina studento - nutranto de pedikoj en Esplora Instituto pri Tifo Ekzantema kaj Virusoj de profesoro Rudolf Weigl. Danke al tio ricevis dokumenton, kiu efike protektis lin de persekutoj fare de okupantoj. De 1942 ĝis 1944 estis lekciisto de matematiko ĉe Ŝtataj Teknikaj Kursoj Profesiaj.

Post refoja okupo de Lvovo fare de Ruĝa Armeo (la 27-an de Julio 1944) li kontinuis sian laboron ĉe Lvova Universitato kiel gvidanto de matematika katedro. Lekciis ankaŭ ĉe Lvova Politeknika Instituto. Loĝis ĉe amika familio de lvovaj komercistoj. Oni antaŭpreparis lian forveturon al Krakovo, kie li povus lekcii ĉe Jagelona Universitato, sed januare 1945 ekmalsanis je pulmokancero kaj post kelkaj monatoj mortis en la aĝo de 53. Estis enterigita en Liĉakiva tombejo najbare al pola poetino Maria Konopnicka. La funebra ceremonio, kun akompano de amaso da loĝantoj, estis granda manifestacio de la pola scienca medio, kiu ankoraŭ postrestis en Lvovo. Ĉe la tombejo adiaŭis lin 16 alparolantoj.

Pola Societo Matematika fondis sciencan premion nome de Banach (1946), oni nomumis stratojn je lia nomo en universitataj urboj, en 1972 kreis Internacian Centron Matematikan je la nomo de Banach ĉe Matematika Instituto de Pola Akademio de la Sciencoj. En 1992 – dum la centjara naskiĝdatreveno – oni fondis Medalon je la nomo de Stefan Banach pro eminentaj meritoj en la kampo de matematikaj sciencoj.

Verko redakti

Li estis lekciisto, aŭtoro de pluraj lernolibroj, ankaŭ por mezlernejanoj.

Liaj unuaj verkoj koncernis vicojn de Fourier (en la unua publikigita laboraĵo kune kun Steinhaus li solvis negative la problemon de meza konverĝo de la partaj sumoj de Fourier-vico), funkciojn kaj ortangulajn seriojn, ekvaciojn de Maxwell, derivajn funkciojn de mezureblaj funkcioj, mezurteorion. En doktoriga disertaĵo (publikigita en 1922) kaj en monografio Théorie des opérations linéaires li donis aksioman difinon de spacoj, nomitajn poste laŭ lia nomo (la banaĥa spaco), kiuj mem modeste difinis kiel spacoj de la tipo B. Li firmigis finfine la fundamentojn de la funkcionala analitiko, escepte grava en modernaj aplikoj de matematiko. Li donis ties fundamantajn teoremojn kaj enkondukis terminologion, kiun akceptis matematikistoj en la tuta mondo.

Bibliografio redakti

  • Roman Kałuża, Stefan Banach, Warszawa 1992; Through a Reporter's Eyes: The Life of Stefan Banach, Birkhauser, 1996.
  • E. Jakimowicz, A. Miranowicz Stefan Banach. Niezwykłe życie i genialna matematyka. Materiały biograficzne, Gdańsk-Poznań, Wyd. UG i Wyd. Naukowe UAM, 2007, la dua eldono pliriĉigita "Impuls", Gdańsk 2009; Stefan Banach - Remarkable life, Brilliant mathematics, Gdańsk University Press and Adam Mickiewicz University Press, 2007.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti