Stefan Baranowski (naskiĝis la 21-an de decembro 1817 en Kapustino en gubernio de Jaroslavl, mortis en 1893 en Helsinko) – pola lingvisto, verkisto, inventisto, geografo.

Stefan Baranowski
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1818 (1818-01-04)
en Jaroslavla gubernio
Morto 17-an de oktobro 1890 (1890-10-17) (72-jaraĝa)
en Jalto
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Familio
Infanoj Vladimir Baranovsky vd
Profesio
Okupo kartografoverkisto • universitata instruisto • filologo • school inspector • transportation engineer vd
Laborkampo filologiotransportoŝipkonstruado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Stefan Baranowski finis Sankt-Peterburgan Universitaton, kie studis orientajn lingvojn. Krom la tri lingvoj de Azio li scipovis kelke da eŭropaj, en tio skandinavaj. Tradukis interalie Poezia Edda. En la jaroj 1842-1863 estis profesoro de la rusa lingvo en la Universitato de Helsinko.

En 1867 forveturis al Siberio, nomumita kuratoro kaj inspektisto de lernejoj en Okcidenta Siberio. Dm pluraj jaroj estis alta oficisto en centraj oficejoj de Rusio.

Meritita por disvolvo de fervoja trako en la azia parto de Rusio, proponante projektojn kaj pruvante neceson konstrui fervojon, interalie de Orenburgo tra Taŝkento kaj Samarkando al la supra fluo de Amudarjo kaj de Transsiberia fervojo de Orenburgo al Vladivostoko. Lia laboraĵo "Pri ekonomia signifo de fervojoj tra Meza Azio" eldonita en la rusa lingvo, estis laŭ historiistoj Sapargalijev kaj Djakov decida por la konstruo de fervojlinio, kiu ankoraŭ ĝis nun ludas grandan rolon en la ekonomia evoluo de Kazaĥio.

Krom pluraj verkoj pri geografio Baranowski eldonis ankaŭ mapojn, interalie "Istoriĉeskij atlas drevnego mira" (Peterburgo 1843), „Kratkij geografiĉeskij atlas" (Peterburgo 1846) kaj „Klimatologische karte der Erde (Helsingfors 1849).

Oni atibuas al li inventon de planimetro. Baranowski prezentis ankaŭ, ankoraŭ antaŭ Ludoviko Zamenhof, projekton de internacia lingvo en laboraĵo titolita "L idéographie d”une langue pour toutes les nations" (Ĥarkivo 1884).

Patro de Włodzimierz Baranowski, inventisto de armiloj.

Bibliografio redakti

  • Ю. С. Сапаргалиев, В. А. Дьяков, Общественно-политическая деятельность ссыльных поляков в дореволюционном Казахстане, Almato 1971.
  • J. Samójłło, Baranowski Stefan, en: Polski słownik biograficzny (Pola biografia vortaro), volumo 1, 1935.
  • W. kaj T. Słabczyńscy, Słownik podróżników polskich, (Vortaro de polaj vojaĝistoj), Wiedza Powszechna, Warszawa 1992, (ISBN 83-214-0505-3)
  • A. Kijas, Polacy w Rosji od XVII wieku do 1917 roku (Poloj en Rusio de la 17-a jarcento ĝis 1917), Instytut Wydawniczy PAX, Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 2000, ​ISBN 83-211-1340-0