Stefan Swieżawski

Stefan Swieżawski (naskiĝis la 10-an de februaro 1907 en Hołubie apud Hrubieszów, mortis la 18-an de majo 2004 en Konstancin-Jeziorna) – pola historiisto pri filozofio, aŭtoro de pli ol 250 sciencaj laboraĵoj kune kun Historio de la eŭropa filozofio en la 15-a jarcento, la plej vasta verko de la monda literaturo dediĉita al filozofio de ĉi tiu periodo.

Stefan Swieżawski
Persona informo
Stefan Swieżawski
Naskiĝo 10-an de februaro 1907 (1907-02-10)
en Gołębie, Lublin Voivodeship
Morto 1-an de januaro 2004 (2004-01-01) (96-jaraĝa)
en Konstancin-Jeziorna
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Profesio
Okupo mezepokisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Spirita formacio redakti

Swieżawski devenis de bienposeda familio. En la jaroj 1925-1932 studis filozofion en Universitato de Lvovo je la nomo de Johano la 2-a Kazimiro, en fama Lvova-Varsovia skolo, fondita de Kazimierz Twardowski. Kvankam ne apartenis al la plej proksima rondo de liaj disĉiploj, multe ĉerpis de la scienca metodo de tiu ĉi skolo. Doktoriĝis sub la gvido de Kazimierz Ajdukiewicz en 1932.

Spiritan evoluon de Stefan Swieżawski influis Acocio de Katolika Junularo Akademia Renaskiĝo, fondita en 1919, kies prezidanto estis en akademia jaro 1927/1928. La asocio kontribuis al edukiĝo de pluraj polaj intelektuloj, serĉantaj inspiron de kristanismo por sia partopreno en soci-kultura vivo.

Tuj post doktoriĝo eklaboris en Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań (UAM). Decembre de la sama jaro ekkonis grafinon Maria Stadnicka de vilaĝo Nawojowa apud Nowy Sącz, kiun nuptis la 1-an de julio 1933.

Scienca laboro redakti

Poste (almenaŭ depost 1935/1936) revenis labori en Lvovan Universitaton kiel pli aĝa asistanto en fako gvidata de profesoro Roman Ingarden. Dum okupado lekciis en sekreta Universitato de Okcidentaj Teritorioj (konspira nomo de UAM), kie habilitiĝis en 1946. Samtempe iĝis gvidanto de la Katedro de Historio pri Filozofio en la Katolika Universitato de Lublin, kie laboris seniterrompe dum 30 jaroj, ĝis pensiiĝo.

Li ankaŭ lekciis en Jagelona Universitato kaj en la Akademio pri Katolika Teologio en Varsovio. Ankaŭ estis invitata al eksterlandaj universitatoj: Sorbono, Kolegio de Francio kaj altlernejoj en Italio. Kunlaboris kun Étienne Gilson kaj Jacques Maritain, reprezentantoj de ekzistada tomismo.