Stefania Sandrelli

Stefania SANDRELLI (Viareggio, Toskanio, 5-a de junio 1946) estas itala aktorino. Granda ludanto de komedio, ŝi ekfamiĝis en la filmo Divorzio all'italiana (1961) de Pietro Germi, en kiu, estanta nur dekkvin-jaraĝa, protagonistis kun Marcello Mastroianni. Ekde tiam ŝia populareco kreskiĝis, speciale pro ŝia partopreno en la subĝenro nomita Commedia all'italiana, sed ŝi ludis ankaŭ seriozajn dramajn rolojn. Ŝi laboris kun la plej gravaj italaj reĝisoroj de sia tempo, kiel Pietro Germi, Bernardo Bertolucci, Ettore Scola, Mario Monicelli, Luciano Salce, Gabriele Muccino kaj Tinto Brass kaj ankaŭ kun alilandaj reĝisoroj kiel Bigas Luna. Inter aliaj gravaj premioj, ricevis en 2005 la premion Ora Leono pro sia kariero en la 62a Festivalo de Venecio.

Stefania Sandrelli
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1946 (1946-06-05) (77-jaraĝa)
en Viareggio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Amkunulo Gino Paoli
Infano Amanda Sandrelli
Okupo
Okupo filmaktoro • filmreĝisoroaktoro
TTT
Retejo http://www.stefaniasandrelli.it
vdr

Kariero redakti

Ŝia unua filmo estis Il federale (1961), reĝisorita de Luciano Salce kaj protagonizita de Ugo Tognazzi kaj Georges Wilson. La agado okazas dum la Dua Mondmilito. Sandrelli ludis la rolon de Lisa, juna ŝtelistino. Stefania Sandrelli atingis elstarecon pere de du tre popularaj komedioj de Pietro Germi: nome Divorzio all'italiana (1962)[1] kaj Sedotta e abbandonata (1964).[2]

 
Stefanía Sandrelli en la filmo Sedotta e abbandonata (1963).

Dum la filmado de Il fornaretto di Venezia (1963) de Duccio Tessari ŝi ekkonis la aktorinon Sylva Koscina, kun kiu ŝi havos ekde tiam longdaŭran amikecon. Estante nur dekses-jaraĝa ŝi ekhavis amaferon kun Gino Paoli, kiu estis jam edzo, kaj en 1964 ŝi naskis filinon Amanda Sandrelli. Sandrelli laboris en la filmo de Antonio Pietrangeli, Io la conoscevo bene (1965) kaj en 1968 en L'amante di Gramigna de Carlo Lizzani, kun Gian Maria Volonté.

Eble la 1970-aj jaroj estis ŝia plej fekunda jardeko. Ŝi laboris en filmoj tiom gravaj kiom Il conformista (1970, foto en la tabelo) de Bernardo Bertolucci (filmo bazita sur samnoma romano de Alberto Moravia en kiu ludis ankaŭ Jean-Louis Trintignant kaj Dominique Sanda), en Brancaleone alle crociate (1970) de Mario Monicelli (kun Vittorio Gassman), en la lasta filmo de Pietro Germi nome Alfredo, Alfredo (1972) (kun Dustin Hoffman), en C'eravamo tanto amati (1974) de Ettore Scola (kun Nino Manfredi kaj Gassman) kaj Novecento (1976) de Bertolucci, kun grandaj internaciaj steluloj kiel Robert De Niro, Gérard Depardieu, Alida Valli, Burt Lancaster, Sterling Hayden kaj Donald Sutherland.

Dum tiuj jaroj ŝi ludis ankaŭ por aliaj komedioj, kiel la epizodo «L'ascensore» de Luigi Comencini (inkludita en la filmo Quelle strane occasioni, 1976), en kiu ŝi ludas bela blondulino kiu restas en paneita lifto kun pastro ludita de (Alberto Sordi. Mauro Bolognini estis la reĝisoro de la epizodo «Sarò tutta per te» de la filmo Dove vai in vacanza? (1978), en kiu Sandrelli ludas Giuliana, eks-edzino de Enrico (Ugo Tognazzi), kiu ricevas la viziton de tiu en la vilao de sia aktuala fianĉo. En L'ingorgo (1978) de Luigi Comencini ŝi ludis kun stelularo komponita de Ángela Molina, Ugo Tognazzi, Alberto Sordi, Marcello Mastroianni kaj Fernando Rey.

En 1980 ŝi laboris en La terrazza de Ettore Scola, en 1982 en Eccezzziunale... veramente de Carlo Vanzina kaj en 1985 en du filmon: nome Segreti, segreti de Giuseppe Bertolucci kaj Speriamo che sia femmina de Mario Monicelli. En 1987 ŝi estis denove protagonista en fimo de Ettore Scola, nome La famiglia. En 1988 ŝi partoprenis en Mignon è partita de Francesca Archibugi, per kiu oni atribuis al ŝi la Premio David di Donatello al la plej bonkvalita protagonista aktorino. En 1989 ŝi filmis por Il male oscuro ankaŭ de Mario Monicelli.

Nova subĝenro estis la nomita de erotikaj filmoj, inter kiuj plej menciinda estas La chiave (1983) de Tinto Brass. Kaj la venontan jaron ŝi partoprenis ankaŭ en samĝenraj L'attenzione de Giovanni Soldati kaj Una donna allo specchio de Paolo Quaregna. En la venonta jardeko Stefania Sandrelli partoprenis en Jamón, jamón (1992) kaj Volavérunt (1999) de Bigas Luna, Stealing Beauty (1996) de Bernardo Bertolucci kaj La cena (1998) de Ettore Scola. Ŝi ankaŭ ekaperis en sukcesaj televidserioj en Italio, kiel Il maresciallo Rocca (1996-2001).

Referencoj redakti

  1. [1] en filmaffinity
  2. [2] en filmaffinity