Stefanie KEYSER (naskiĝinta en la 30-a de marto 1847 en Sondershausen, mortinta samloke en la 30-a de januaro 1926) estis germana furorverkistino kaj aktorino. Ŝi skribis antaŭ ĉio por la gazeto Die Gartenlaube. Ŝia patrino Friederike (nask. Busch) originis de Arnstadt .

Stefanie Keyser
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1847 (1847-03-30)
en Sondershausen
Morto 30-an de januaro 1926 (1926-01-30) (78-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La posta verkistino pasigis la junajn jarojn en Keula, Ebeleben kaj Sondershausen, kien la patro vokitis estante oficisto de la duklando de Schwarzburg-Sondershausen. De 1852-61 ŝi vizitis tie la Superan lernejon por knabinoj kie ŝi faris la unuajn provojn verki. Ŝiaj plej grandaj interesoj temis pri muziko, historio, pentrado kaj natursciencoj. Ŝi vizitis la avon en Eisenach sur la Wartburgo kie Moritz von Schwind ĝuste pentris siajn freskojn. Ankaŭ post la lernejo ŝi okupiĝis pri botaniko vojaĝante tra Svislando kaj Germanlando kaj skribis la unuajn plantofabelojn.

La intereso pri poetikaj temoj pli kaj pli kreskis subtenata per la vizito de muzeoj kaj galerioj. Kiel 35-jaraĝulino (en 1882) Keyser publikigis la unuan fojon en la gazeto DIe Gartenlaube, nome la novelon kulturhistorian Der Krieg um die Haube. En la membiografia skizo Wie ich Schriftstellerin wurde, verkita je instigo de la Gartenlaube-eldonisto okaze de la 50-a numero (1882), ŝi eksplikis sian kompletan personan identigon en la verkistinado.

Graveco redakti

Ŝia verkaro konsistas en ne tute 50 noveloj, rakontoj ka romanoj, inter ili la en Arnstadt ludantaj verkoj Glockenstimmen (burĝa rakonto el la 17-a jarcento; aperinta en 1882) kaj Sturm im Wasserglas (romano; Leipzig 1895). Ili nombriĝas, kun kelkaj kulturhistoriaj rakontoj, inter ŝiaj plej bonaj skribaĵoj.

Pri la privata vivo apenaŭ io konatas. Ŝi restis senedza kaj aktive kunlaboris en la en 1853 fondita literatura societo Sondershäuser Verein für deutsche Geschichts- und Altertumskunde.

Honoroj redakti

1921: Honora membriĝo al Sondershäuser Verein für deutsche Geschichts- und Altertumskunde

Literaturo redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 311

Eksteraj ligiloj redakti

Verkoj surretaj