Stefano la 3-a (Moldavio)

Stefano la Granda, rumane Ștefan cel Mare, (naskiĝis ĉirkaŭ 1433 en Borzești; mortis la 2-an de julio 1504 en Suceava) estis la tria rumana "vojevodo" (Princo de Moldavio) de eŭropa rango, kiu famiĝis en Eŭropo pro sia longa rezisto kontraŭ la Osmanida imperio.

Sankta
Stefano la 3-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1433
en Borzești (Bacău)
Morto 2-an de julio 1504 (1504-07-02)
en Suceava
Tombo Monaĥejo Putna vd
Religio ortodoksismo vd
Etno romania vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Princlando Moldavio vd
Familio
Dinastio House of Mușat vd
Patro Bogdan II of Moldavia vd
Patrino Maria vd
Edz(in)o Maria of Mangup • Maria Voichița • Evdochia of Kyiv vd
Amkunulo Maria Rareș vd
Infanoj Petru la 4-a Rareș • Elena • Bogdan la 3-a la Unuokula • Alexandru do Moldavio vd
Stefano la Granda kaj Sankta
Honorata en Rumana ortodoksa eklezio
Kanonizo 1992 de patriarĥo Teoctist Arăpașu
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stefano la Granda / Ștefan cel Mare kaj Sankta (Rumana ikono)
Moldavio en 1483

Stefano la Granda, kiu regis de 1457 ĝis sia morto en 1504 estis la plej grava el la regnestroj de la Princlando Moldavio. Li apartenis al la malnova princa familio kaj akiris la tronon batalante kontraŭ sia onklo, kiu mortigis sian patron, la princon Bogdano la 2-a.

Komerco redakti

Li restis en la memoro de la posteuloj ne nur pro siaj heroaĵoj, sed ankaŭ pro sia mastrado de la lando. Li kuraĝigis la komercon donante gravajn privilegiojn al la negocistoj el Hungario kaj Pollando en epoko, kiam la moldavaj princoj ankoraŭ regis la faman vojon inter la Balta kaj la Nigra Maroj.

Religia konstruado redakti

Tiu komerco permesis al li akiri grandajn enspezojn kaj havi senkomparan konstrulaboron en sia lando. Li konstruigis plurajn monaĥejojn, la ĉefa estis Putno, kaj rekonstruigis aliajn, kiel Voroneco, Humor', Njamco ktp. La tradicio atribuis al lia epoko ĉiujn malnovajn preĝejojn moldavajn al kiuj oni ne konis la devenon. Li helpis ankaŭ eksterlande la ortodoksan eklezion, konstruinte aŭ riparinte preĝejojn ĉe la monto Athos, en Valaĥio / (rumane: Țara Românească, Valahia) kaj Transilvanio.

Ekstera politiko redakti

Tre agema li estis en la ekstera politiko. Li atentis ĉiam ne havi du samtempajn kontraŭulojn.

Komence de sia regado, li apogis sin sur la pola reĝo Kazimiro la 4-a kontraŭ la hungara reĝo Matiaso Korvin.

Militoj kaj konfliktoj redakti

Sanktigo redakti

Danke pro lia kristana agado, la rumana ortodoksa eklezio sanktigis Stefanon la Grandan en 1992 sub la nomo 'Stefano la Granda kaj Sankta'.

Fontoj redakti

  • Es-To (Oficiala Informilo de Esperanto-Movado en Rumanio), julioseptembro 2004 laŭ la suba
  • Marcel D. Popa, Nicolae Stoicescu, Medieval History en Chronological History of Romania, Bukareŝto. Edit. Enciclopedica Romana, 1974