Steffi Duna

Steffi DUNA, estis hungara aktoro, dancisto. Ŝia origina nomo estis Erzsébet Berindey, laŭ hungarlingve kutima nomordo BERINDEY Erzsébet.

Steffi Duna
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1910 (1910-02-08)
en Budapeŝto
Morto 22-an de aprilo 1992 (1992-04-22) (82-jaraĝa)
en Beverly Hills
Mortis per malsano vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Dennis O'Keefe • John Carroll vd
Profesio
Okupo aktorobaleta dancisto vd
Aktiva dum 1932– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Steffi Duna en filmo „Dancing Pirate”
Afiŝo pri „Dancing Pirate”

Steffi Duna [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1910 en Budapeŝto, ŝi mortis la 22-an de aprilo 1922 en Beverly Hills, (Los Angeles, Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Steffi Duna estis infana aktoro inter 1923-1925. Ŝi frekventis dancartan lernejon en sia naskiĝurbo, inter 1926- 1930 ŝi havis rolojn en Teatro Magyar, Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj Operetoteatro (Budapeŝto). En la teatra jaro 1930 ŝi havis turneon en Berlino en la spektaklo "Die Wunderbar". En la sekva jaro ŝi dancadis en Britio, kie ŝi prenis la nomon Steffi Duna. En la malfrua 1932 ŝi ricevis filman rolon en Usono kun preskaŭ neniu kono de la angla, sed ŝi rapide lernis la lingvon. Ŝi vivis ĝismorte en Usono, kie ŝi apartenis al la elito havanta ofte filmajn rolojn. En 1935 ŝi ricevis Oskar-premion kiel la plej bona mallonga filmo "La Cucaracha", kie ŝi estis ĉefrolanto. En la sama jaro ŝi edziniĝis al aktoro John Carroll. Inter 1935 kaj 1939 ŝi apartenis al Holivudo. En 1940 ŝi denove edziniĝis al alia aktoro Dennis O'Keefe kaj ŝi plene retiriĝis de la filmoj. En 1968 ŝi vidviniĝis.

Elektitaj kinfilmaj roloj redakti

  • Csodabár/Die Wunderbar (escepte revua rolo en Budapeŝto kaj Berlino)
  • The Indiscretions of Eve (1932) - Eve
  • La Cucaracha (1934) - Chatita (kun Oskar-premio)
  • One New York Night (1935) - grafino Louise Broussiloff
  • Pagliacci (1936) - Nedda Salvatini
  • Hitler - Beast of Berlin (1939) - Elsa Memling
  • Waterloo Bridge (1940) - Lydia (dancistino)
  • The Great McGinty (1940) - dancistino

Fontoj redakti