Stefi Geyer [ŝtefi gejer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Geyer Stefi estis hungara-svisa violonisto, koncertmajstro, instruisto.

Stefi Geyer
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1888 (1888-06-28)
en Budapeŝto
Morto 11-an de decembro 1956 (1956-12-11) (68-jaraĝa)
en Zuriko
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikinstruisto • universitata instruisto • koncertmajstro
vdr
Stefi Geyer en 1904
Stefi Geyer

Stefi Geyer [1] naskiĝis la 23-an de junio 1888 en Budapeŝto, ŝi mortis la 12-an de decembro 1956 en Svislando en Zuriko (estas fonto kun iomete aliaj datenoj!).

Biografio redakti

Stefi Geyer aĝis 5, kiam ŝi komencis violonludi en la familio, post 2 jaroj ŝi komencis lerni violonon en muzika lernejo. En 1895 ŝi jam debutis en koncerto. Inter 1898-1902 ŝi lernis en Muzikakademio Franz Liszt de Jenő Hubay, poste ŝi faris grandan turneon en Eŭropo kaj Amerikoj. En la fruaj 1900-aj jaroj Béla Bartók ekvidis ŝin kaj li povis amindumi senrezulte al ŝi. Ili korespondadis, Bartók komponis muzikaĵojn al ŝi. Inter 1911-1919 ŝi vivis en Vieno, kie ŝi estis edzino de advokato, poste ŝi vidviniĝis. Ŝia dua edzo estis komponisto en Zuriko. En 1922 ŝi faris sukcesan koncerton en sia naskiĝurbo, post 2 jaroj ŝi turneis en Usono kun tre grandaj sukcesoj. Inter 1923-1953 ŝi instruis en konservatorio de Zuriko, kelkajn jarojn ŝi gvidis kvaropon pri violonistoj. En 1941 kun sia edzo ŝi fondis orkestron. Ŝia repertuaro estis larĝa.

Fontoj redakti