Steiger-arbaro (Erfurto)

La Steiger-arbaro (germane: Steigerwald aŭ simple Steiger) estas arbaro sude de Erfurto. Ĝia plej alta pinto estas la Stunzelberg (347,9 m). Historie ege engaĝiĝis pri aranĝo de la arbaro je ripozum- kaj ekskurscelo i.a. August von Hedemann kaj Friedrich Adolph Haage.

Informtabulo pri la arbaro.
La gastejo-kastelo Hubertus ĉe al ŝoseo al Arnstadt.
La arba domo Rhoda (Waldhaus).

Priskribo redakti

La jam de Otto von Bismarck ege ŝatata ekskursocelo estas 700 hektarojn granda. Dum la tempo de la regado de la francoj, parto de la arbaro nomitis Napoleona altebenaĵo, kie oni konstruis en 1812 templon omaĝe al la franca tirano kun granda busto (farita de la skulptisto Döll el Gotha). Ĝin detruis en la 1-a de novembro 1813 sieĝantaj trupoj.

La arbaro estis deklarita pejzaĝprotektita regiono en 1967. Densa reto de migradopadetoj estas je dispono, el kiuj multaj kondukas al la centra Stern (stelo). Dumvoje oni vidas praaĝajn gigantajn arbojn, marĉlagetojn, limŝtonojn kun blazonojn, tumulojn kaj enarbarajn herbarojn. Instrua pado de la 1930-aj jaroj estis pligrandigita. Krom kapreoloj, leporoj kaj sciuroj observeblas ankoraŭ multaj aliaj pli raraj bestoj. Kun limigoj la arbaro krome estas ankaŭ ekspluatata ekonomie.

Punktoj specialaj redakti

Restoracioj ene de la arbaro estas Waldcasino, Waldhaus, Hubertus, Am Bismarckturm. Ĉe la arbarrando orienta konstruitis Bismarck-turo.

Diversaj belvederoj ofertas panoramojn super la urbon, al la Turingia Arbaro kaj al la regiono de la Kasteloj Tri Gleichen.

Ĉe la rando de la arbaro, en la direkto de la urboparto Bischleben, troviĝas la t.n. Vulpa farmeto (Fuchsfarm), kie infanoj instruatas pri arbarrilataj temoj. Konata estas ankaŭ la Satisfakcia kruco starigita en la 14-a jarcento pro batmortigo de klerikulo kaj magistro.

Sube de la Steigerwald troviĝas la Nova juda tombejo, la Stadiono Steigerwald kaj la Turingio-halo.

Literaturo redakti

  • Max Timpel:Der Steigerwald bei Erfurt. Verlag des Thüringerwald-Vereins, Erfurt, 2-a eldono, 1910

Eksteraj ligiloj redakti