- La mallongigo SO en Steinhof SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Steinhof..

Steinhof estas iama komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2012 estis integrita al la komunumo Aeschi. Ĝi havis 141 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Steinhof
Blazono de Steinhof
Blazono de Steinhof
Blazono de Steinhof
Steinhof
Steinhof
Aerbildo de Steinhof
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio • enklavoEksklavo
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Aeschi
Geografia situo CH1903: 618871 / 223595 (mapo)47.1630555555567.6875Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 41′ O; CH1903: 618871 / 223595 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 141
Areo 1,63 km²
Alteco 562 m super marnivelo
Poŝtkodo 4556
Mapo de Steinhof
Mapo de Steinhof
Mapo de Steinhof
vdr

Geografio redakti

Steinenhof estas soloturna eksklavo en la berna Supra Argovio en Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme. La plej granda parto de la komunuma teritorio estas kovrita de la monteto de Steinhof, kies kulmino kun alteco de 595 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Sur la komunuma teritorio situas pluraj eratikaj ŝtonegoj. Krom la vilaĝo apartenas al la komunumo kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,63 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 65% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

Ĉiuj najbaraj komunumoj de Steinhof apartenas al Kantono Berno. La iama komunumo limas en nordo al Oberönz, en nordoriento al Bettenhausen, en oriento al Hermiswil, kaj en sudo kaj okcidento al Seeberg.

Trafiko redakti

La iama komunumo situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tamen ĝi facile atingeblas de la kantona ĉefvojo n-ro 1, kiu pasas norde de la vilaĝo. Al la publika transportreto Steinenhof estas konektita per la buslinio de la soloturna busentrepreno BSU al Kriegstetten. En Kriegstetten en distanco de proksimume 8 kilometroj de la komunumo troviĝas ankaŭ la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Steinhof datiĝas el la jaro 1201. Ĝi okazis malrekte per mencio de iu Heinricus de Steine. Steinhof apartenis dum mezepoko al la kiburga senjorujo Aeschi, kiu en la jaro 1361 de Rudolfo la 3-a estis koncedita al la urbo Soloturno. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 Steinhof estis integrita al la komunumo Aeschi, kaj tial ĉesis ekzisti kiel propra komunumo. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj lokoj kun la nomo Steinhof.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti