Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio


Star Trek: The Next Generation (Esperante: Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio) estis usona televida serio el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, kiu produktiĝis inter la jaroj 1987 kaj 1994.

Star Trek: The Next Generation
televida serio • Star Trek series
Originala titolo Star Trek: The Next Generation
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro sciencfikcio
Kreita de Gene Roddenberry
Aktoroj Patrick Stewart
Jonathan Frakes
Brent Spiner
LeVar Burton
Michael Dorn
Gates McFadden (1-a, 3-a ĝis 7-a sezonoj)
Marina Sirtis
Wil Wheaton (ĝis epizodo 83, poste en unuopaj epizodoj)
Denise Crosby (nur 1-a sezono)
Muziko de Dennis McCarthy
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 178
Daŭro sen reklamoj proks. 45 minutoj
Elsendo
Bilda formato NTSC 480i
Elsendita 28-a de septembro 19871994
Kronologio
Antaŭa serio Star Trek: The Original Series
Sekva serio Star Trek: Deep Space 9
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Ĉefaj roluloj redakti

  • Patrick Stewart kiel kapitano Jean-Luc Picard
  • Jonathan Frakes kiel komandisto William T. Riker
  • Brent Spiner kiel leŭtenanto komandisto Data
  • LeVar Burton kiel leŭtenanto komandisto Geordi La Forge
  • Michael Dorn kiel leŭtenanto Worf
  • Gates McFadden kiel doktoro Beverly Crusher (1-a, 3-a ĝis 7-a sezonoj)
  • Marina Sirtis kiel konsilisto Deanna Troi
  • Wil Wheaton kiel kadeto Wesley Crusher (ĝis epizodo 83, poste en unuopaj epizodoj)
  • Denise Crosby kiel leŭtenanto Tasha Yar (nur 1-a sezono)

Enhavo redakti

La serio temigas eventojn en fikcia estonto de la 24-a jarcento, pli-malpli cent jarojn post la eventoj de la origina serio (konkrete la eventoj de la filmo okazu inter la jaroj 2364 kaj 2370). Kiel en la unua televida serio prezentiĝas la aventuroj de stelŝipoj kun la nomo "Enterprise", kiu esploras ĝis nun al la homaro nekonatajn partojn de la kosmo. Diversaj temoj de la sciencfikcia literaturo pritraktiĝas, kiel tempo-nodoj, tempo-vojaĝado, paralelaj universoj kaj artefaritaj vivoformoj. La scenaroj de la epizodoj ofte estas la fono por la prezento de etikaj problemoj. La stelŝipo havas pli ol 1000 profesiajn ŝipanojn, kaj aldone al tiuj dungitoj de la fikcia stelŝiparo ankoraŭ pliajn familianojn, kiel geedzojn kaj infanojn, kiuj edukiĝas en specialaj infanĝardenoj kaj lernejoj de la stelŝipo. La stelŝipo povas malkonekti la ĉefan ("teleregoforman") ŝipoparton de la maŝinara parto, kaj kiel en la unua serio ekzistas pluraj kosmopramoj, kiuj faciligas transportojn de teamanoj al aliaj kosmoŝipoj, se la transmateriigo de homoj el unu loko al alia ne eblas aŭ ne deziratas. Komence de la serio, kiel en la epizodoj de la antaŭa serio, aparte agis la gvidaj teamanoj de la stelŝipa komandocentralo, dum fine pli kaj pli ankaŭ detale montriĝis pliaj, plimalaltrangaj teamanoj, kaj la aro de aktoroj plikompleksiĝis. La evoluo de la ĉefaj karakteroj ne ĉiam estis tute sekvebla, sed fine de la serio ĉiu rolo havis siajn specifajn karakterizaĵojn. Kiel en la unua serio, la kapitano, ĉi tie Jean-Luc Picard, estas la plej alta morala instanco de la ŝipanaro, kaj la androido Data ĉiam strebas alpreni homajn karakterizaĵojn, aparte homajn emociojn.

Gene Roddenberry, la inventinto de la serio, pli kaj pli perdis sian influon al la modeligo de la serio, post kiam Rick Berman iĝis kunproduktisto. Post la morto de Gene Roddenberry en 1991, Rick Berman komplete transprenis la serian produktadon. Ekde la tria "sezono" de la serio la unuopaj epizodoj iĝis pli batalemaj - pli kaj pli fokusiĝis politikaj kaj militaj konfliktoj kun eksterteraj vivoformoj, kiuj ofte havis longdaŭrajn sekvojn al pli postaj seriaj epizodoj.

Eksteraj ligiloj redakti