Stela loĝantaro

klasifikataj en du stelaj loĝantaroj: La steloj de « Loĝantaro I » estas ĝenerale junaj, "metalhavaj" steloj, apartenantaj al la "maldika" disko de nia galaksio

La steloj estas klasifikataj en du stelaj loĝantaroj:

  • La steloj de « Loĝantaro I » estas ĝenerale junaj, "metalhavaj" steloj, apartenantaj al la "maldika" disko de nia galaksio. Nia Suno estas ano de ĉi-tiu loĝantaro. Iliaj aĝoj estas malpli da 10 miliardoj da jaroj.
Planedsistemoj formiĝus pli probable ĉirkaŭ steloj de Loĝantaro I, ĉar la planedoj formiĝas per akrecio de materialoj el pezaj elementoj.
  • La steloj de « Loĝantaro II » estas maljunaj steloj, malriĉaj je "metalo" kaj formiĝintaj antaŭ la formiĝo de la galaksia disko. Plejparte de ili apartenas al la galaksia haloo. Ilaj aĝoj estas inter 10 kaj 13,5 miliardoj da jaroj. La globaj stelamasoj konsistiĝas el tiatipaj steloj.
Aliaj steloj de la Loĝantaro II apartenas al la "malnova disko" (aŭ dika disko) de la galaksio. Ili estas pli riĉaj je pezaj elementoj ol la haloaj steloj, kaj estas pli junaj: inter 9 kaj 11 miliardoj da jaroj. La estimo de la aĝo de steloj estas necerta kaj povas esti eraro de ĉirkaŭ unu miliardo da jaroj.

Hipotezaj steloj de « Loĝantaro III » estus steloj ekzistintaj antaŭ la formiĝo de la galaksioj. Estis, laŭ teorio, tre grandaj steloj (pluraj centoj da sunaj masoj) kun mallonga vivdaŭro. Pro tio ili ne plu ekzistas. Tiaj steloj estas bezonataj por kialigi la ĉeeston de pezaj elementoj, kiuj ne povis formiĝi dum la praeksplodo.

Historio redakti

Tiun klasifikon estabis Walter Baade en 1944 laŭ la larĝeco de la spektraj linioj de steloj de la galaksia centro, (kiuj havis larĝajn liniojn) kompare kun steloj de la galaksia rando, kies linioj estis pli mallarĝaj. La steloj de la unua kategorio estis diritaj « de loĝantaro I » kaj tiuj de la dua: « de loĝantaro II ». En la 1950-aj jaroj estis farita ligo inter la stelaj loĝantaroj kaj la abundeco je pezaj elementoj en la steloj.