Stellenbosch
Stellenbosch aŭ Oaks-urbo aŭ Eikestad (pro la granda nombro da kverkoj) estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Okcidenta Kablando. Ĝi estas malnova kaj grava universitata urbo.
Stellenbosch | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7600 • 7599 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 56′ S, 18° 52′ O (mapo)-33.93666666666718.861388888889Koordinatoj: 33° 56′ S, 18° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 136 m [+] | ||
Areo | 8,24 km² ( 824 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Stellenbosch [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 30 km²
- Loĝantaro: 106.294 (en 2012)
- Supermara alteco: 97-136 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 7599, 7600
- Telefonkodo: 2231
Geografio redakti
Stellenbosch situas en valo laŭ rivero Eerste en la suda parto de la lando. Paarl troviĝas 25, Kaburbo 40, Port Elizabeth 621, Bloemfontein 877, Durbano 1234, Johanesburgo 1236, Pretorio 1286 km.
Historio redakti
Stellenbosch estis fondita en 1679. En 1682 jam municipo formiĝis. En 1690 hugenotaj rifuĝintoj ekloĝis en Stellenbosch. En 1710 granda incendio okazis. La unua lernejo estis malfermita en 1683, mezlernejo en 1860, gimnazio en 1866, fine universitato en 1918. En la fruaj tagoj de la dua brita-bura milito (1899-1902) Stellenbosch estis unu el la britaj armeaj bazoj.
Ekonomio redakti
Stellenbosch estas la primara loko por la vinkultivado.
Trafiko redakti
Stellenbosch havas bonajn kontaktojn al aŭtovojoj de Kaburbo.
Klimato redakti
Stellenbosch havas mediteranean klimaton idealan por vinkultivado. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 20 °C. Neĝo vidiĝas vintre nur sur la ĉirkaŭaj montoj.
Vidindaĵoj redakti
- muzeo
- anglikana preĝejo de Sankta Maria
- nederlanda preĝejo
- malnovaj nederlandaj loĝdomoj
- 2 natur-rezervejoj en la proksimeco
Servoj redakti
Famuloj redakti
Naskiĝloko de Christiaan Hendrik Persoon estas Stellenbosch.
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo[rompita ligilo]