Stemshorn

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Stemshorn estas eta komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Diepholz centre de la federacia lando Malsupra Saksio, oriente de la lago Dümmer. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 717 loĝantojn. La kompare malgranda komunumo estas parto de la komunumaro Altes Amt Lemförde, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj: por infanĝardenoj, lernejoj aŭ vendejoj la lokuloj veturas al la proksima najbara komunumo Lemförde, kaj Stemshorn estas pura loĝkvartalo.

Stemshorn
Blazono
Stemshorn (Germanio)
Stemshorn (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Diepholz
Komunumaro Samtgemeinde Altes Amt Lemförde
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05443
Poŝtkodo 49448
Aŭtomobila kodo DH
Oficiala Municipokodo 03251036
Politiko
Komunumestro Hildegard Grönemeyer
Partio de komunumestro Wählergemeinschaft
Adreso de la administrejo Fischerstatt 48
Demografio
Loĝantaro 717 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 27′ N, 8° 22′ O (mapo)52.458.3666666666667Koordinatoj: 52° 27′ N, 8° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 91 m
Areo 8,84 km²
vdr

Ekologie rande de la komunumo interesas la ŝafejo Schäferhof rekte ĉe digo de la rivero Hunte sude de la lago Dümmer, nun vivtenata per ekologia asocio, kiu bredatas pluraj specioj de ŝafoj, bovoj kaj ĉevaloj endanĝeritaj per malapero.

Impresoj de la ekologia ŝafejo Schäferhof:

Trafiko redakti

Stemshorn per individua motora trafiko konektiĝas al la federacia vojo  .

Eksteraj ligiloj redakti