Sten BERGMAN (naskiĝis en 1895, mortis en 1975) estis sveda zoologo, konata pro siaj vojaĝoj al Azio kaj, precipe, la tiam nederlanda parto de Nov-Gvineo. Dum la 1950-aj jaroj li ofte prelegis, dum vojaĝoj tra Svedio kaj en sveda radio, pri tiu regiono, ne nur pri ĝiaj bestoj sed ankaŭ pri la indiĝenaj kulturoj, kaj verkis plurajn bone venditajn librojn, ekzemple "Min far är kannibal" ("Mia patro estas kanibalo") en 1959 (li estis formale adoptita de loka familio).

Sten Bergman
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1895 (1895-10-20)
en Ransäter
Morto 19-an de februaro 1975 (1975-02-19) (79-jaraĝa)
en Rönninge
Tombo Salems kyrka
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Johan Bergman
Frat(in)o Gösta Bergman
Infanoj Astrid Bergman Sucksdorff • Åke Bergman
Okupo
Okupo esploristo • zoologoverkisto • ornitologo
vdr

En 1952 li ricevis la "Premion Nils Holgersson" pro sia verko "Vildar och paradisfåglar" ("Sovaĝuloj kaj paradizbirdoj", priskribo de esplorvojaĝo en Nov-Gvineo), aperinta en 1950.

Bergmann estas la patro de la naturfotografo kaj aŭtoro Astrid Bergman Sucksdorff.

En Esperanto aperis redakti