Steneloso (helene Σθένελος, latine Sthenelus) estis en la helena mitologio nomo de kelkaj figuroj:

Steneloso - mikena reĝo redakti

Li estis filo de la heroo Perseo kaj ties edzino Andromedo. Li edziĝis al Nicipo.

Sed lian nomon en mitoj pli eternigis lia filo Eŭristeo, kiu laŭ volo de diino Hera kaj pro ŝiaj intrigoj fariĝis mastro de la heroo Heraklo. Tiu en servoj pro li devis senhonore plenumi dek du gigantajn taskojn. Pro lia sintenado al Heraklo kaj al liaj infanoj Eŭristeo elmeritis la venĝon de atenanoj kaj de Herakla patrino Alkmeno, kiu elskrapis liajn okulojn kaj trapikis lin per ponardo.

Steneloso - filo de Kapaneo redakti

Tiu ĉi Steneloso estis filo de la reĝo Kapaneo, kiu estis unu el la estroj en la milito "Sep kontraŭ Tebo". Li mem ĉeestis la Trojan militon en militistaro de argea reĝo Diomedo, apud kiu li brave kaj sindone batalis.

Steneloso - ligura reĝo redakti

Li estis patro de Faetona amiko Kikno, kiun dioj transformis en cignon pro lia granda bedaŭro pri la morto de la amiko. Tio okazis, kiam Faetono prunteprenis al si ĉielan veturilon de sia patro, dio Helios, ne kapablis ĝin regi kaj estis ĵetita de la plej alta dio Zeŭso per fulmoj en maron.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sthenelos en la ĉeĥa Vikipedio.