Stepanavan (armene: Ստեփանավան , (ĝis 1938 Ĝalal-Ogli, signifanta "Filo de Ĝalal") estas la dua plej granda urbo en la provinco Lori, Armenio. La urbo situas je 139 km norde de la landa ĉefurbo Erevano kaj je 24 km norde de la provinca ĉefurbo Vanadzor, en la centro de la aŭtoŝoseo Erevano-Tbiliso. En 2009 ĝi havis 16,200 loĝantojn.

Stepanavan
urbo en Armenio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1901–1905
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 782  (2010) [+]
Loĝdenso 1 699 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 44° 23′ O (mapo)41.007544.386666666667Koordinatoj: 41° 0′ N, 44° 23′ O (mapo) [+]
Alto 1 375 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Stepanavan (Armenio)
Stepanavan (Armenio)
DEC
Stepanavan
Stepanavan
Situo de Stepanavan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Stepanavan [+]
vdr

Stepanavan estis unu el la plej famaj turismaj cellokoj de Armenio dum la soveta epoko, sed ĝi spertis gravan detruon dum la tertremo Leninakan en 1988. Nuntempe, la urbo revigliĝas kaj turistoj vizitas ĝin por ĝui la belecon de unu el la plej pitoreskaj urboj de Armenio.

Etimologio redakti

Stepanavan estis fondita en 1810 kiel Ĝalal-Ogli, laŭlitere filo de Ĝalal en tjurkaj lingvoj. La nomo devenas de la armena nobela familio de Hasan-Ĝalaljan. Monumento de ĥaĉkaroj en la urbo atestas, ke la setlejo estis fondita en 1810 de princo Davit Hasan-Ĝalaljan. En 1923, Galal-Ogli estis renomita Stepanavan, kun la signifo urbo Stepan en la armena, honore al la bolŝevika gvidanto Stepan Ŝahumjan.

Historio redakti

 
Restaĵoj de fortikaĵo el la 3a jarmilo a.K.
 
Monumento al Stepan Ŝahumjan.

La areo de nuntempa Stepanavan estis ekloĝata por la unua fojo plejverŝajne dum la 4-a jarmilo a.K. La restaĵoj de praa fortikaĵo troviĝas en la okcidenta rando de la urbo ekde la tria jarmilo antaŭ nia erao. Poste ĝi fariĝis parto de la reĝlando Urarto inter la 8a kaj 6a jarcentoj a.K. Post la aĥemenida invado, la regiono fariĝis parto de la Satrapio de Armenio inter la 6a kaj 4a jarcentoj a.K. Kun la establado de la Reĝlando Armenio en 331 a.K., la regiono iĝis parto de la kantono Taŝir de Gugarko; la 13-a provinco de Granda Armenio.

Post la dispartigo de Armenio en 387 inter la Orientromia imperio kaj Sasanida Irano, kaj la posta kolapso de Arsakida Armenio en 428, Orienta Armenio inkluzive de la regiono Taŝiro falis sub la regado de Sasanida Imperio. Tamen la plej fruaj registroj pri homa setlado en nuntempa Stepanavan devenas de la 5-a jarcento, kiam la baziliko Sankta Dipatrino estis konstruita ĉe la bordo de rivero Dzoraget (detruita de la sovetoj dum la 1930-aj jaroj).

Dum la dua duono de la 7-a jarcento, okazis la araba konkero de Armenio. Fine de la 9-a jarcento, Taŝiro fariĝis parto de la nove establita Bagratida Armenio. En 979, reĝo Kiurike la 1-a fondis la Lorian reĝlandon sub la regado de la Kiurikia dinastio kaj la protektorato de la bagratidaj reĝoj de Armenio. La kiurikanoj regis la reĝlandon ĝis 1118 kiam Taŝir-Dzoraget fariĝis parto de la Kartvela reĝlando[1].

La selĝukoj invadis la regionon komence de la 12-a jarcento, sed ilia regado ne daŭris longe kaj en 1118-1122 la kartvela reĝo David la Konstruanto konkeris Lori kaj donis la regadon al la kartvela-armena dinastio Orbeljan. La Orbeljanoj malsukcese ribeliĝis en 1177, post kiu Kipĉak nomita Ĥubasari estis nomumita spasalari de Lori. Poste en 1185, la provinco fariĝis regaĵo de la Zakarida dinastio post kiam reĝino Tamara de Kartvelio nomumis la zakaridan princon Sarkis kiel ĝian guberniestron. La kapelo Sankta Savanto devenanta de la 13-a jarcento ankoraŭ troviĝas en la centro de nuntempa Stepanavan. Situanta sur la norda komerca vojo, Taŝira regiono fariĝis signifa komerca centro en mezepoka Armenio. Tamen la regiono estis detruita de la mongola invado de 1236 gvidata de Ĉagataj-Ĥano, kaj la Zakarida dinastio perdis sian influon kaj potencon en la dua duono de la 14-a jarcento[2].

Taŝira regiono estis aneksita de Safavida Persio kiel rezulto de la Traktato de Amasja en 1555 kaj fariĝis parto de la provinco Kartli-Kaĥeti de Persio. Post la murdo de Nader Ŝaho en 1747, la kartvelaj reĝlandoj Kartli kaj Kaĥeti sendependiĝis kaj unuiĝis en unu reĝlandon antaŭ 1762.  En 1801, kune kun la kartvelaj provincoj Kartli kaj Kaĥeti, Taŝiro estis aneksita de la Rusa Imperio.

 
Rusa preĝejo en Stepanavan

Dum la regado de Katerina la Granda la urbo Ĝalal Ogli estis fondita en 1810, fare de la armena princo Davit Hasan-Ĝalaljan de Arcaĥo. Taŝiro fariĝis oficiale parto de la Rusa Imperio per la Traktato de Gulistano subskribita la 1-an de januaro 1813 inter Imperia Rusio kaj Kaĝara Persio. Administre, Galal-Ogli estis parto de la distrikto Borĉali ene de la Tbilisa gubernio de la Rusa Imperio[3].

En majo 1918, Lori iĝis parto de la lastatempe formita Respubliko de Armenio. Malfrue en 1918, Armenio kaj Kartvelio batis limmiliton pro Lori. En januaro 1919, la regiono Lori fariĝis neŭtrala zono, establita de la britaj trupoj. Sekvante la sovetiigon de Armenio en decembro 1920, Lori, inkluzive de Ĝalalogli, estis finfine integrita en sovetia Armenio la 11an de februaro 1921. En 1923, Ĝalal-Ogli estis renomita Stepnavan laŭ la armena bolŝevikestro Stepan Ŝahumjan.

En 1930, Stepanavan iĝis la centro de la lastatempe formita Stepanavan-Rajono. La unua grava plano de la urbo estis enkondukita en 1957. Ĝi estis reviziita en 1962 kaj 1971. Stepanavan ricevis la statuson de urbo je respublika subigo en 1967. Origine konstruita sur la dekstra bordo de la rivero Dzoraget, Stepanavan estis vastigita al la dekstra bordo de la rivero ankaŭ post la detrua tertremo en 1988, kiu lasis ĉirkaŭ 6000 familiojn senhejmaj en la urbo[4]. La 2 urbopartoj estas ligitaj inter si per la ponto de Stepanavan malfermita en 1989.

Geografio redakti

 
Kanjono de rivero Dzoraget, proksime al Stepanavan.

Stepanavan troviĝas en la ebenaĵo de la regiono Lori, norde de la montaro Bazum, sur la bordoj de rivero Dzoraget kun duona alteco de 1375 metroj super marnivelo, kovrante areon de 17 km 2. La profunda gorĝo de Dzoraget dividas Stepanavan en nordajn kaj sudajn bordojn, ĉi-lasta havas pli profundajn historiajn radikojn.

Ĉirkaŭita de densaj arbaroj kaj alpaj herbejoj, Stepanavan havas relative humidan klimaton kun averaĝa jara temperaturo de 6,6 C. La averaĝa temperaturo de januaro estas -4,2 C dum en julio ĝi faras +16,7 C. La jara pluvado estas 683 mm kun neĝaj vintroj.

Stepanavan estas kuracloko konata pro siaj pinarbaroj kaj monta klimato. La esencaj oleoj, izolitaj de koniferaj arboj, posedas fortajn bakteridajn ecojn; tial monta aero de Stepanavan, plenigita per la aromo de pino, estas utila por pacientoj, kiuj suferas spirajn problemojn.

Demografio redakti

 
Preĝejo Sankta Sarkis de Stepanavan.

La plimulto de Stepanavan estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La preĝejo Sankta Sarkis devenanta de la 19-a jarcento estas la centra preĝejo de la urbo. Lastatempe la armena evangelia komunumo malfermis sian preĝejon en la centro de la urbo.

Tamen en la urbo ankaŭ loĝas malgrandaj komunumoj de ortodoksaj rusoj, ukrainoj kaj pontaj grekoj. La proksimaj vilaĝoj Jaghdan kaj Koghes ankaŭ havis signifajn grekajn komunumojn.

Jen la demografia templinio de Stepanavan ekde 1831:

Jaro 1831 1897 1926 1939 1959 1975 1989 2011 2016
Loĝantaro 148 3.324 4.973 6,057 9.714 14 764 14.273 13,086 10.800

Kulturo redakti

 
Monumento al Sos Sargsjan. Steppanavan.

La centra placo de la urbo estas hejmo de la urbodomo, la kultura palaco kaj la muzeo Stepan Ŝahumjan. La urbon ankaŭ posedas publikan bibliotekon kaj medicinan centron.

Heredaĵo redakti

  • La restaĵoj de preĝejo Tormak de la 5-6 jarcentoj en la proksima vilaĝo Gjulagarak .
  • Fortikaĵo Lori de la 11-a jarcento. Ĝi estis la centro de la reĝlando Taŝir-Dzoraget.
  • Ponto Lori Berd de la 11-a jarcento ĉe rivero Misĥana.
  • La kapelo Sankta Savanto de la 13-a jarcento.
  • Kapelo Sankta Signo de 1871, preteratentanta la urbon de apuda monteto.
  • La rusa preĝejo sankta Nikolaj en la proksima vilaĝo Amrakic.

Transportado redakti

La Flughaveno Stepanavan malfermita en 1982 situas 8 km nordokcidente de la urbo, proksime al la vilaĝo Getavan. Tamen ĝi nuntempe malaperis kaj la registaro planas remalfermi la flughavenon. La Aŭtovojo M-3 ligas Stepanavan kun Erevano kaj Vanadzor. La urbo estas ligita kun aliaj municipoj en Lori tra la aŭtovojo H-34 de la nordo, aŭtovojo H-33 de la oriento kaj aŭtovojo H-23 de la okcidento.

Ekonomio kaj turismo redakti

 
Dendroparko, Stepanavan.

La malpeza industrio de la urbo ĉefe baziĝas sur manĝaĵ-prilaborado kaj laktaĵoj.

Stepanavan estis unu el la plej famaj turismaj lokoj de Armenio dum la soveta epoko, sed ĝi suferis gravan detruon dum la tertremo de Spitak en 1988. Nuntempe la urbo revigliĝas kaj turistoj el la tuta mondo vizitas Stepanavan por ĝui la belecon de unu el la armenaj lokoj plej pitoreskaj. Nuntempe Stepanavan havas multajn restoraciojn, hotelojn kaj sanatoriojn, kiuj allogas kaj lokajn kaj eksterlandajn vizitantojn.

Allogaĵoj redakti

  • Kanjono Dzoraget, populara distra celloko.
  • Lago Kjubiŝev proksime de Stepanavan, kaŝita en la koro de la alpaj herbejoj de Lori. La lago estas kovrita de lilioj kaj tuberoj.
  • Stepanavan Dendroparko, fondita en 1931 de "Edmon Leonoviĉ", ĉi tiu botanika ĝardeno de 35 hektaroj enhavas larĝan gamon de arbospecioj el multaj regionoj. Ĝi estas nur 12 km okcidente de Stepanavan, tuj ekster la vilaĝo Gjulagarak. La parko estas konata pro siaj pinoj en la regiono "Sohut".

Edukado redakti

La unua lernejo en Stepanavan estis malfermita en 1869. Nuntempe estas 6 publikaj edukaj lernejoj kaj 4 infanĝardenoj en Stepanavan. La filio Stepanavan de la Ŝtata Akademio pri Krizo-Administrado funkcias ekde 2006, sub la superrigardo de la Ministerio pri Krizaj Situacioj de Armenio.

Sporto redakti

Futbalo estas la plej populara sporto en Stepanavan. Tamen, aliaj specoj de sportoj inkluzive de luktosporto, vintraj sportoj kaj manpilko ankaŭ estas popularaj en la urbo.

Stepanavan estis elektita kiel la junulara kaj sporta ĉefurbo de Armenio en 2015.

 
Monto Arĝasar (1819 metroj) rigardante la urbon el la suda parto

Referencoj redakti

  1. Armena Soveta Enciklopedio.
  2. Suny, Ronald Grigor. (1994) The Making of the Georgian Nation. Bloomington: Indiana University Press, p. 55–56. ISBN 9780253209153.
  3. Dowling, Timothy C.. (2014) Russia at War: From the Mongol Conquest to Afghanistan, Chechnya, and Beyond. Santa Barbara: ABC-Clio, p. 728–29. ISBN 1-59884-948-4.
  4. The 1988 earthquake in Stepanavan[rompita ligilo]