Stepanos Orbeljan

armena historiisto

Stepanos Orbelian (armene : Ստեփանոս Օրբելյան ; ĉ.  1250-1260 - 1303) estis armena historiisto de la 13-a jarcento  kaj la metropolito de la provinco Sjunik. Li estas konata pro verkado de sia bone esplorita Historio de la Provinco Sjunik.[1]

Stepanos Orbeljan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1249 (1249-11-30)
Morto 30-an de novembro 1302 (1302-11-30) (53-jaraĝa)
Tombo Monaĥejo Noravank
Alma mater Universitato de Gladzor
Familio
Patro Q20512822
Frat(in)oj Q47399713Q13052101
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Biografio redakti

Orbeljan estis membro de la Orbeljan familio de princoj kaj feŭdaj senjoroj kiuj regis la armenan provincon de Sjuniko. Li ricevis sian edukadon en religia seminario, kaj en 1285 lia patro, Tarsajiĉ Orbeljan, sendis lin al Kilikia Armenio, kie li estis konsekrita metropolito en Pasko 1286.  Li restis tie tri monatojn kiel gasto de reĝo Levon la 3-a kaj finfine revenis al Sjunik en 1287. Orbeljan mortis en 1303 kaj estis entombigita en la familia maŭzoleo en la monaĥeja komplekso ĉe Noravank.

Verkoj redakti

Oni scias, ke Orbeljan kompletigis tri verkojn dum sia vivo: la Historio de la Provinco Sjunik, en 1297; la Lamento nome de la katedralo, kie li alvokas la armenojn reloĝigi historian Armenion, kiu tiam estis sub fremda regado, en 1300; kaj la Argumento kontraŭ Dufizikismo, en 1302, verko kritikanta la por-bizancajn kaj okcidentigajn tendencojn de Gregorio la 7-a Anavarzetsi de Kilikio.[2]

El la tri, la plej elstara estas tiu pri la historio de Sjunik kaj la Orbeljana familio.  Antaŭ ol li komencis verki ĝin, li faris ampleksan esploradon, uzante ampleksan varion de fontoj derivitaj de paroladoj, leteroj, kolofonoj, antaŭaj historioj kaj kronikoj de armenaj historiistoj, kaj ankaŭ verkoj de kartvelaj aŭtoroj.  Kiel aliaj armenaj historiistoj kaj kronikistoj, la verko de Orbeljan mallonge rakontas la komencon de la mondo komencante de Adamo kaj Eva, sed poste plu rakontas la historion de Sjunik kaj Armenio, ekde la tempo de reĝo Tiridato la 1-a ĝis la fino de la 13-a jarcento. La verko de Orbeljan estas speciale valora, ĉar ĝi enhavas multajn antaŭe nekonatajn detalojn pri la provinca kaj armena historio.  En 1864 kaj 1866, Historio estis tradukita en la francan de orientalisto Marie-Félicité Brosset kaj en 2020 en la rusan de Margarita Darbinian.  Iuj ekstraktoj estis tradukitaj kartvele.

Referencoj redakti

  1. (2002) Agop Jack Hacikyan (dir.), The Heritage of Armenian Literature, vol. II : From the Sixth to the Eighteenth Century. Detroit: Wayne State University, p. 534. ISBN 0-8143-3023-1.
  2. See S. Peter Cowe, "Catholicos Grigor VII Anavarzetsi and Stepanos Orbelian, Metropolitan of Siunik, in Dialogue" in Armenian Cilicia, eld. Richard G. Hovannisian ka Simon Payaslian. UCLA Armenian History and Culture Series: Historic Armenian Cities and Provinces, 7. Costa Mesa, California: Mazda Publishers, 2008, pp. 245-260.