Stephan RICCIUS ankaŭ Reich (naskiĝinta la 25-an de decembro 1512 en Kahla, mortinta en 1588 en Osterfeld-Lissen) estis germana teologo protestantisma.

Stephan Riccius
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1512 (1512-12-25)
en Kahla
Morto 12-an de majo 1588 (1588-05-12) (75-jaraĝa)
en Osterfeld
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo
vdr

Vivo redakti

Stephan Reich frekventis la latinlernejon de Jena ironte je studado en 1529 al Wittenberg. Li ankaŭ aŭdis prelegojn de Marteno Lutero, Filipo Melanktono, Justus Jonas la Maljuna kaj Caspar Cruciger la malplijuna. Post kiam la monrimedoj ne plu sufiĉis por kontinuigo studa li ricevis de Melanktono rekomendon ĉe Johann Stratius en Poznano povi instrui la helenan lingvon enurbe.

Post unu kaj duona jaro Riccius revenis al Wittenberg kie li magistriĝis en 1536. Tiel eblis iĝi lernigisto en Jena kaj nupti. Samofice li baldaŭ poste ekaktivis en Saalfeld antaŭ nomumiĝo en 1542 je diakoneco samloke. Mallonge li estis paroĥestro en Unterwellenborn-Langenschade antaŭ la vokiĝo je Kahla.

Sed tio estis malbona decido ĉar kun la komunumo de lia naskiĝurbo ne evoluis rilato bona kaj en 1558 oni semis la onidiron de adulto fare de la edzino. Sekvis eĉ proceso kaj la edzino publike skurgxitis kaj senditis ekzilen. Sed Riccius kredis la senkulpecon edzinan, demisiis en Kahla kaj translokiĝis je Lissen apud Weißenfels. Tie ĉi li havis sufiĉe da tempo agadi kiel verkisto paralele al la paroĥestraĵoj. Krom multaj lernolibroj, eldonoj kaj tradukoj de klasikaj aŭtoroj Riccius publikigis plurajn bibliajn ekzegeziaĵojn de Lutero kaj Cruciger. Kiel aliaj teologoj siatempaj li feliĉe unuigis la humanisman heredaĵaron kun la teologio de Reformacio.

Literaturo redakti

  • E. Koch: Magister Stephan Riccius, sein Leben und seine Schriften. Meiningen 1886.
  • Rudolf Hermann: Magister Stephan Riccius. Che: Luther in Thüringen. Herausgegeben v. R. Jauernig. Berlin 1952, S. 207–212.
  • Robert Stupperich: Melanchthon und die polnischen Humanisten. Che: Fragen der polnischen Kultur im 16. Jahrhundert, herausgegeben v. R. Olesch und H. Rothe. Gießen 1980, p. 370.