Stephen HALES (17-a de septembro 1677, Bekesbourne, Kent, Anglio4-an de januaro 1761, Teddington) estis angla botanikisto, fiziologo kaj pastro. Li estis pioniro de la eksperimentado pri kvantitativa besto- kaj plantofiziologio.

Stephen Hales
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1677 (1677-09-17)
en Bekesbourne
Morto 4-an de januaro 1761 (1761-01-04) (83-jaraĝa)
en Teddington
Tombo St Mary with St Alban, Teddington vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Italio vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioSvedio vd
Alma mater Kolegio Corpus Christi vd
Profesio
Okupo botanikistofizikistokemiisto • fiziologo • inventisto vd
Laborkampo fiziologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Priskribo pri ventolilo, verko eldonita en 1744.

Li studis en la Kembriĝa Corpus Christi College teologion, samtempe interesiĝis pri la natursciencoj, ĉefe pri botaniko kaj kemio. Oni konsekris lin en 1703 al pastro, li iĝis en 1709 pastro de Teddington, kie li agadis en tiu pozicio ĝis sia morto.

Hales enkondukis novajn mezurajn metodojn en la planta fiziologio. La plej konata metodo ebligis mezuradon de la vaporkvanto, ellasita de plantoj. Li mezuris la forvaporigitan kvanton kaj konstatis, ke la folioj de la planto vaporigas kaj tiun procezon helpas la fluo de akvo kaj nutromaterialoj en la akvo, supren el direkto de la radikoj. Li difinis direkton de la plantaj sukoj kaj mezuris la sukopremon, kreskan rapidon de la ŝosoj kaj folioj. Li analizis la premon de la radiko je la plantaj sukoj. Li studis ankaŭ la plantan spiradon.

Hales konstruis diversajn ilojn por kolektado de gasoj, partoprenantaj la kemiajn reakciojn. Tiuj iloj estis antaŭuloj de la hodiaŭaj.

Li publikigis la plantofiziologiajn esplorojn en 1727 kiel Vegetable Staticks kaj denove aperigis tion kiel unua volumo de la Statical Essays. La dua volumo de tiu eldonaĵo estis la Haemastaticks kiu estis post William Harvey plej grava paŝo en ekkono de la fiziologio de la sangocirkulado.

Hales mezuris unuafoje la sangopremon (li enkondukis tubon en angion, en kiu la sango povis altiĝi). Li mezuris ankaŭ kapaciton de la maldekstra kamero de la koro, sangokvanton, pumpantan po minuto, sangofluan rapidon en la angioj kaj la kontraŭstaron al la sangofluo.

Li evoluigis ankaŭ ventilan instalaĵon por prizonoj, rezervejo, transportaj ŝipoj.