Stephen King

usona verkisto

Stephen Edwin KING (n. 21-an de septembro 1947) estas moderna usona verkisto de hororo, sciencfikcio, kaj fantasto. Li estas unu el la plej produktaj kaj legantare la plej sukcesaj aŭtoroj de nuntempo, kies libroj estis venditaj nombre de pli ol 350 milionoj da ekzempleroj.[1] Vico da liaj libroj kaj rakontoj estis filmita, ekzemple en la filmo Cujo. Por 2011, li skribis kaj publikigis 49 romanojn, inkludante 7 sub la pseŭdonimo Richard Bachman, 5 nefikciajn librojn, kaj 9 kompilaĵojn de kurtaj rakontoj. Multo da liaj verkoj situas en lia hejma ŝtato de Majno.

Stephen King
Persona informo
Stephen King
Naskonomo Stephen Edwin King
Naskiĝo la  21-an de septembro 1947(nun 1947-09-21) (76‑jara)
en Portland, Majno, Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Portland • Bangor • Fort WayneStratford vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Majno
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Stephen King
Familio
Patro Donald Edwin King vd
Patrino Nellie Pillsbury vd
Edz(in)o Tabitha King
Infanoj Naomi Rachel King
Joe King
Owen King
Profesio
Alia nomo Richard Bachman
Okupo romanisto, novelisto, scenaristo, eseisto, aktoro, produktoro, reĝisoro
Aktiva dum 1973 - nun
Verkado
Ĝenroj hororo, fantasto, sciencfikcio, dramo
Verkoj The Dark Tower
En TTT http://www.stephenking.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komenca vivo redakti

Lia patro, Donald Edwin King, kiu naskiĝis ĉ. 1913 en Peru (Indianao), estis komercisto-maristo.[2] Lia patrino, Nellie Ruth (naskita Pillsbury, 13-a de marto 191328-a de decembro 1973), naskiĝis en Scarborough, Majno. Ili geedziĝis la 23-an de julio 1939 en Cumberland County, Majno.

Stephen King naskiĝis la 21-an de septembro 1973 en Portland, Majno. Kiam li estis 2-jara, lia patro forlasis la familion pretekste iri por aĉeti pakon da cigaredoj. La patrino devis kreskigi du filojn sole, fojfoje en malriĉeco. La familio moviĝis al De Pere (Viskonsino), Fort Wayne (Indianao), kaj Stratford (Konektikuto). Kiam King estis 11-jara, la familio revenis al Durham, Majno, kie Ruth King zorgis siajn gepatrojn ĝis iliaj mortoj. Ŝi tiam iĝis flegistino ĉe loka mensmalsanulejo.[3]

Infantempe, King supozeble vidis sian amikon esti morte batita de trajno, kvankam li ne memoras pri la evento. Lia familio rakontis al li, ke post eliri el la hejmo por ludi kun la knabo, King revenis senparole kaj aspektante ŝokite. Nur poste la familio rakontis al li pri la morto de la amiko. Kelkaj komentantoj supozis ke tiu evento psikoligie inspiris kelkajn "tenebrajn" verkojn de King[4], sed li mem ne mencias pri tio en sia memorlibro On Writing.

La ĉefa inspiro de King por skribi hororajn verkojn estis priskribita detale en lia nefikcia libro Danse Macabre de 1981 en ĉapitro titolita "An Annoying Autobiographical Pause". King kun sia frato malkovris en mansardo kompilaĵon de rakontoj de H. P. Lovecraft , titolitan The Lurker in the Shadows, kiu apartenis al sia patro. La kovrila ilustraĵo de flave verda demono, kaŝanta inter niĉoj de infera kaverno sub tombŝtono. Li respondis al Barnes & Noble Studios dum intervjuo en 2009-a jaro: "Mi sciis, ke mi trovis hejmon kiam mi legis tiun libron".[5]

Kariero redakti

Ĉar King ne povis tuj trovi postenon kiel instruisto, li komencis suplementi siajn enspezojn vendante novelojn (interalie "Mi estas la pordo") al porviraj gazetoj.

Referencoj redakti

  1. Morgan, Robert. Stephen King, programo Newsnight de la brita korporacio BBC, 22-a de novembro 2006
  2. Gepatroj de Stephen King. Geneaology.com. Arkivita el la originalo je 2006-10-23. Alirita la 16-an de aprilo 2012.
  3. King, Tabitha; Marsha DeFilippo. Biografio. stephenking.com. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita la 16-an de aprilo 2012.
  4. Beahm, George The Stephen King Story: A Literary Profile Andrews and McMeel. 1991. ISBN 0-8362-7989-1 : p. 101
  5. Stephen King - Meet the Writers (5:45). YouTube (3-a de novembro 2009). Alirita la 16-an de aprilo 2012.

Eksteraj ligiloj redakti