Stephen M. Larson (astronomo)

usona astronomo
Asteroidoj malkovritaj : 2
(85316) 1995 BA4 28-a de januaro 1995 kun
C. Hergenrother
(306387) 1994 GR8 5-a de aprilo 1994

Stephen M. LARSON estas usona planedsciencisto.

Li laboras ĉe la Lunar and Planetary Laboratory en Tucson (Arizono) kaj estas fama pro sia laboro pri kometoj. En la 1980-aj jaroj, li ciferecis fotojn de la Haleja kometo de 1910 por evidentigi novajn detalojn pri la eco de la komponantoj de la kometa vosto.

Li ankaŭ ludis gravan rolon en la organizo de la Studo pri Proksima Kerno de la programo International Halley Watch. Lia programo de kometa superrigardo per spektroskopio kaj bildigo daŭre malkaŝas interesaĵojn pri la kometaj fenomenoj.[1]

Kun John W. Fountain, li prave elmontris la ekziston de la 11-a satelito de Saturno : Epimeteo, kaj kalkulis ties orbitan periodon, antaŭ ol la multenombraj datumoj de 1980 povis klarigi la malsimplan situacion, kiu aperis dum la trairo en la ebeno de la ringoj de Saturno. Li kunmalkovris ankaŭ la saturnan sateliton Teleston.

Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris du asteroidojn en 1994 kaj 1995 kun Carl W. Hergenrother.[2]

Li lasis sian nomon al du numerotitaj periodaj kometoj 250P/Larson kaj 261P/Larson, tri ne numerotitaj periodaj kometoj P/2007 R1 (Larson), P/2007 V1 (Larson) kaj P/2014 E1 (Larson) kaj al la ne-perioda kometo C/2009 F1 (Larson).

La asteroido 3690 Larson estis nomita en lia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stephen M. Larson en la franca Vikipedio.