Stern

german revuo

Stern [Ŝtern] (Esperante: Stelo) estas konata semajna magazino de Germanio, aperanta ĉiuĵaŭde - en la publikaĵo mem oni skribas la titolon nur minuskle, do stern. Laŭ la stato de 2015 oni forvendas el ĝi ĉ. 750 000 ekzemplerojn ĉiusemajne.

Stern

emblemo

semajna revuo
Speco semajna politika magazino
Periodeco semajna

Redaktisto ĉefredaktoro Christian Krug
Establodato 1948
Fondinto(j) Henri Nannen vd
Posedata de Bertelsmann vd
ISSN 0039-1239

Retejo www.stern.de
vdr

La unua eldono de la ĵurnalo aperis la 4-an de aŭgusto en 1949 en Hanovro. La revuo sekvis similspecajn usonajn kaj britajn ekzemplojn de periodaĵoj, kaj ankaŭ la konkuran semajnan magazinon Der Spiegel, kiu jam en januaro 1947 fondiĝis, same en Hanovro. Fondinta eldonisto kaj unua ĉefredaktoro estis la ĵurnalisto Henri Nannen. Ekde la jaro 2014 Andreas Petzold estas sola eldonisto, kaj ekde la 1-a de oktobro 2014 Christian Krug funkcias kiel ĉefredaktoro.

Eksteraj ligiloj redakti