Sterzing

komunumo de Italio

Sterzing - por kiu aldona itallingva nomo Vipiteno estis elpensita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Ĝi estas la plej norda urbo de Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 915 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Brenner (Brennero), Freienfeld (Campo di Trens), Ratschings (Racines) kaj Pfitsch (Val di Vizze).

Vipiteno (Sterzing)
Sterzing
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 53′ N, 11° 26′ O (mapo)46.88333333333311.433333333333Koordinatoj: 46° 53′ N, 11° 26′ O (mapo)
Alto super marnivelo 950 m
Areo 33 km²
Loĝantaro 6915 (2023)
Loĝdenso 210 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Tschöfs (Ceves), Ried (Novale) kaj Thuins (Tunes)
Najbaraj komunumoj Brenner (Brennero), Freienfeld (Campo di Trens), Ratschings (Racines) kaj Pfitsch (Val di Vizze)
Patrono Sankta Sebastiano
Festa tago 20-a de januaro
Nomo de loĝantoj Sterzinger (germane) kaj vipitenesi (itale)
Poŝtkodo 39049
Imposta kodo M067
Kodo laŭ ISTAT 021115
Telefona prefikso 0472
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Sterzing de 1971 havas partnerecon kun Kitzbühel en Aŭstrio.

Lingva distribuo redakti

En 2011 73,64 % de la loĝantaro deklaris la germanan sia precipa lingvo, 25,95 % la italan kaj 0,41 % la ladinan.

Famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti