Stiliko (latine Flavius Stilicho, n. ĉirkaŭ 359, m. la 22-an de aŭgusto 408) estis romia generalo kaj konsulo.

Stiliko
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 359 (0359-01-01)
en Konstantinopolo
Morto 22-an de aŭgusto 408 (0408-08-22) (49-jaraĝa)
en Raveno,  Okcident-Romia Imperio
Mortokialo senkapigo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Edz(in)o Serena
Infanoj Maria • Thermantia • Eucherius
Parencoj Galla Placidia
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Vivo redakti

Stiliko naskiĝis en Germanio kaj estis filo de vandala patro kaj romia patrino. Probable, malkiel la plejparto de la germanoj, li aniĝis al la ortokdoksa katolika eklezio, ne al arianismo (tiutempe ne okazis la disiĝo de la romaktolika kaj ortodoksa eklezioj); kaj ne verŝajnas ke Ariano atingus la rangon de konsulo.

Li eniris la romian armeon, kaj, dum la regado de imperiestro Teodozo la 1-a, lia kariero antaŭeniris ĝis kiam li iĝis generalo. En 383 Teodozo sendis lin kiel diplomato al la kortego de la persa reĝo Ŝapur la 3-a por pridiskuti la partigon de Armenio. Teodozo tiom fidis al Stiliko ke li edzigis lin al sia nepino Serena.

Teodozo unue regis nur la orientan duonon de la romia imperio. En 392, post la morto de la okcidenta imperiestro Valentiniano la 2-a, Stiliko helpis kunigi la armeon kiu venkis dum la decida batalo en 394 per kiu Teodozo iĝis ankaŭ okcidenta imperiestro. Poste Teodozo nomumis Stilikon kuratoron de sia filo Honorio.

En 395 Teodozo mortis. Lia filo Honorio sekvis lin kiel reganto de la okcidenta duono de la romia imperio, kaj ties frato Arkadio kiel reganto de la orienta duono. Ambaŭ estis malfortaj imperiestroj. Okcidente Stiliko iĝis la fakta ĉefestro de la romia armeo kaj la neoficiala reganto de la okcidenta imperio. Li militis kontraŭ Alariko la 1-a, reĝo de la visigotoj, kiun li venkis en 397. La saman jaron li subpremis ribelon en Afriko. En 401 Stiliko forpelis pluan invadon de visigotoj sub Alariko kaj ties ostrogotaj alianculoj. En 402 Stiliko denove venkis Alarikon, kaptante ties edzinon: Alariko malfacile eskapis kun la plejparto de siaj batalistoj. Sekvis plua venko kontraŭ Alariko la sekvantan jaron.

En 405 Stiliko ordonis la detruon de la libroj sibilaj ĉar la enhavo instigis homojn kontraŭi lian registaron.

Falo redakti

Stiliko havis multajn potencajn malamikojn. Fine de 406 lia milita bonŝanco ĉesiĝis: li malsukcesis kontraŭ gotan transiron de la Rejno. En 408 li malsukcesis subpremi ribelon de Konstantino la 3-a (okcidenta imperiestro). La malamikoj de Stiliko kaptis la oportunon. La 13-an de aŭgusto tiun jaron romia armeo ĉe moderna Pavio mortigis sep superajn ŝtatoficistojn. Stiliko retiris sin al Raveno kie li kaptiĝis. Li ekzekutiĝis la 22-an de aŭgusto.

Restis neniu generalo tiom kapabla kiom Stiliko. Lia morto plifaciligis la visigotan invadon de Italio kaj la 410-an disrabon de Romo fare de Alariko.

Idoj redakti

Stiliko kaj lia edzino Serena havis tri idojn:

  • Eŭkerio, filo kiu ekezekutiĝis kune kun siaj gepatroj en 408
  • Maria, kiu estis la unua edzino de imperiestro Honorio
  • Thermantia, kiu estis ties dua edzino