En komputado stirfluo estas la ordo en kiu la ordonojkomandoj estas plenumataj. Malimplica difino de la stirfluo estas karakteriza trajto de la ordonema programado kontraste al la deklarema (aŭ «funkcia»).

Stirflua diagramo

En ordonema programlingvo stirflua ordono povas difini alian ordon de plenumado ol la teksta ordo de la ordonoj en la fonta kodo.

La sortimento da stirfluaj ordonoj varias depende je la programlingvoj, tamen eblas grupigi ilin laŭ la efiko de ili kaŭzata:

  • ordono malimplice indikanta la programpunkton (markon, en programada lingvo; adreson de komando, en maŝinkodo), de kie pluiros la programplenumo;
  • disbranĉigo, «disirejo», ordono kiu elektas por plenumo iun el pluraj «branĉoj» depende je iu kondiĉo;
  • iteracio, formanta «maŝon» en strirflua diagramo;
  • voko de nomhava programpeco (proceduro, funkcio, metodo ktp) el unu aŭ pluraj disaj partoj de la programo;
  • haltigo de la programo.