La stirorgano (angle control unit, CU) estas la parto de la procesoro de komputilo, kiu stiras la sinsekvon de la prilaborado de la komandoj. Ĝi ŝarĝas la komandojn, se necese dekodas ilin kaj interpretas ilin. Samtempe la stirorgano sendas signalojn al aliaj partoj de la procesoro, aparte al la kalkulorgano. La tuta aktiveco de la stirorgano dependas del la procesora ciklo.

Taskoj de la stirorgano redakti

La stirorgano estas kune kun la kalkulorgano la plej grava komponanto de la procesoro. En la stirorgano troviĝas la komandokalkulilo, la registro de komandoj kaj la komandodekodilo. La tasko de la stirorgano estas ruli la programon, efektivigante unu komandon post la alia.

Stirorganoj de komputiloj kun von Neumannn-arkitekturo laboras sekvante la fazojn FETCH, DECODE, FETCH OPERANDS, EXECUTE kaj UPDATE INSTRUCTION POINTER. Tio signifas, ke une la stirorgano venigas la komandon kaj dekodas ĝin. Poste estas ŝargataj la operandoj kaj la komando estas ekzekuciata. Eventualaj rezultoj estas konservataj. Fine la komandokalkulilo estas aktualigata kaj la ciklo denove komencas.