Stjepan Kovačević

Stjepan Kovačević [kovaĉevitj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj unu el la ortografia traskribo Kovacsevics István estis kroata-hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Stjepan Kovačević [1] naskiĝis en 1841 en Kroatio en Tovarnik. Li mortis la 25-an de aprilo 1913 en Zagrebo.

Biografio redakti

Stjepan Kovačević frekventis universitatojn en Pécs kaj Pest (urbo). En 1861 li eklaboris en administrado de Szerém. Post jaroj li politikadis ankaŭ en la kroata parlamento. En 1901 li estis elektita parlamenta deputito al la hungara parlamento, tial li pensiuliĝis kiel ĉefdepartementestro. En la jaroj 1905 kaj 1906 nur duonjaron li estis ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio en Kabineto Fejérváry.

Fontoj redakti