Stockstadt am Rhein

komunumo de Hesio en Germanio

Stockstadt am Rhein estas komunumo de la distrikto Groß-Gerau kaj la distriktaro Darmstadt en la sudo de la germana federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 ĉi tie vivis 6333 loĝantoj.

Stockstadt am Rhein
Blazono
Stockstadt am Rhein (Germanio)
Stockstadt am Rhein (Germanio)
DEC

Map

Flago
situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
neurba komunumo de Germanio • Gemarkung
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Groß-Gerau
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06158
Poŝtkodo 64589
Aŭtomobila kodo GG
Oficiala Municipokodo 06433013
Politiko
Komunumestro Thomas Raschel
Adreso de la administrejo Rheinstraße 34–36
64589 Stockstadt
Demografio
Loĝantaro 6333 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 49′ N, 8° 28′ O (mapo)49.8092361111118.466875Koordinatoj: 49° 49′ N, 8° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 89 m
Areo 18,72 km²
Oficiala retejo http://www.stockstadt.de
vdr

La komunumo situas en vasta ebenaĵo, tra kiu fluas la rivero Rejno. Oriente bone videblas la montoj de la mezmontaro Odenwald; de tie venas la eta rivereto Modau, kiu ĉi tie enfluas la Rejnon. Skribe la komunumo unuafoje menciiĝis inter la jaroj 830 kaj 850.

Kompreneble do la komunumo situas borde de la rivero Rejno, kiel la nomo jam klare indikas, ekzakte ĉe la orienta bordo. La noma aldonaĵo cetere precipe estas, por diferencigi la loĝlokon de la komunumo Stockstadt am Main, situante 50 kilometrojn pli nordoriente en nordokcidenta Bavario.

Eksteraj ligiloj redakti