Stokholma arkipelago

La Stokholma arkipelagoŝeraro (svede Stockholms skärgård) estas granda aro da insuloj, insuletoj kaj nudrokaj ŝeroj en la Balta maro en la regiono de Stokholmo en Svedio. Ne ekzistas formalaj limoj, sed la areo etendas proksimume 80 km de Stokholmo en la Baltan maron kaj de Björkö en la nordo ĝis Öja en la sudo proksimume 150 km laŭ la bordo de Uplando kaj Sudermanio.

Stokholma arkipelago
insularo • skerry coast [+]

AkvejoBalta maro

Koordinatoj59° 23′ 0″ N, 18° 44′ 0″ O (mapo)59.38333333333318.733333333333Koordinatoj: 59° 23′ 0″ N, 18° 44′ 0″ O (mapo)
Areo530 km² (53 000 ha) [+]

Stokholma arkipelago (Svedio)
Stokholma arkipelago (Svedio)
DEC
Stokholma arkipelago
Stokholma arkipelago
Map
Stokholma arkipelago
Vikimedia Komunejo:  Stockholm archipelago [+]
vdr
Mapo de la Stokholma arkipelago

La ne-akva areo de la arkipelago estas proksimume 530 kvadratkilometroj. Oni taksas, ke la nombro de insuloj (malmultaj), insuletoj (multaj) kaj ŝeroj (multegaj) estas entute proksimume 30.000.

La nombro de loĝantoj estas nur proksimume 10.000. Plej multaj el ili loĝas sur insuloj kiuj estas atingeblaj pere de pontoj kaj pramoj. Kelkaj pli foraj insuloj estas atingeblaj per pasaĝeraj boatoj kun regula horaro. Ekzistas ne malpli ol 50.000 pli aŭ malpli luksaj libertempaj domoj kaj dometoj en la arkipelago. Dum la somero, ĝi estas ŝatata celo de libertempaj velirantoj, jaktistoj kaj aliaj turistoj.

Depost la glaciepoko, kiu finiĝis antaŭ proksimume 10.000 jaroj, la tuta tereno leviĝis. Tiu leviĝo ankoraŭ daŭras kaj okazas nun per 3 ĝis 4 mm jare. Pro tio, kelkaj tiel nomataj "insuloj" nun nur estas duoninsuloj.

La Stokholma arkipelago servis kiel fonto de inspiro por nombro da verkistoj kaj artistoj. Tie ankaŭ situas la minejo de Ytterby, kiu servis kiel fonto de antaŭe nekonataj elementoj kaj ties nomoj.