Strängnäs estas urbo en Svedio. Ĝi situas je la suda bordo de la lago Mälaren en la historia provinco Sudermanio. Fine de la jaro 2005 la urbo havis 12.900 loĝantojn. Ĝi kovras areon de 5,84 km².

la katedralo de Strängnäs

Ĉirkaŭ 1080, sankta Eskil estis tie mortigita de paganoj. Jam en 1120 Strängnäs estis menciita kiel sidejo de episkopo. Plej signifa konstruaĵo de la urbo estas la katedralo ekkonstruita en 1250, kies turo konstruita en 1740 havas karakterizan formon.

Famuloj redakti

Bildaro redakti