La strato Rivoli (franclingve Rue de Rivoli) estas grava strato de Parizo, lokita en la 1-a kaj la 4-a arondismentoj de la franca ĉefurbo. Tiu longa vojo etendiĝas sur tri kilometroj, ĝis la placo de la Konkordo, kaj pasas longe de la Luvro. La norda flanko de la strato estas kovrita de arkadoj kaj kolonoj, sub kiuj troviĝas butikoj aŭ noktkluboj por la turistoj.

1-a/4-a Arond.
Strato Rivoli
Situo
Arondismento(j) 1-a kaj 4-a
Kvartalo(j) Saint-Germain-l'Auxerrois, Les Halles, Reĝa Palaco
Eko 45 rue François Miron
Fino Placo de la Konkordo
Morfologio
Longeco 3070 m
Larĝeco 22 m
Historio
Kreado 3-a de majo 1848
Nomigo 25-a de aprilo 1804
Strato Rivoli (Parizo)
Strato Rivoli (Parizo)
DEC
vdr

La okcidenta parto de la strato (tio estas la parto kun la arkadoj) estis kreita dum la reĝado de Napoléon Bonaparte. La orienta parto estis aldonita pliposte, okaze de la pariza renovigo far la barono Haussmann, cele al konekti ĝin kun la strato Saint-Antoine por krei grandan orientan-okcidentan akson en la centro de Parizo.

La strato havas la nomon de Rivoli, itala urbo kie Napoléon venkis Aŭstrion en 1797.



Vidu ankaŭ redakti