Stratolaunch Systems

usona aero-kosma firmao

Stratolaunch Systems estas usona kosmovetura entrepreno, kiu ofertas raketolanĉojn el la aero. La firma sidejo estas en Huntsville, Alabamo.

Stratolaunch Systems
negoco • entrepreno vd
Dum 2011 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondintoj Paul Allen vd
Sidejo Seatlo
Lando Usono
Dungitoj 21 (stato: 1-a de aprilo 2019)
Agokampo Scaled Composites Stratolaunch
Posedata de Cerberus Capital Management • Vulcan Inc. vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La entreprenon fondis en 2011 la Microsoft-fondinto Paul Allen kaj Scaled-Composites-fondinto Burt Rutan. Antaŭe ili ambaŭ kunlaboris jam pri evoluigo de SpaceShipOne. La sistemo baziĝas je similaj komponentoj ol ĉe tiu kaj ties sekvulo SpaceShipTwo, per kiu Virgin Galactic ofertas suborbitajn flugojn.

La tri komponentoj de la aera starta sistemo estas:

  1. starta aviadilo, kontruota de Scaled Composites,
  2. plurŝtupa porta raketo, konstruota de SpaceX kaj
  3. montasa kaj integriga unuo de firmao Dynetics.

La lanĉa sistemo redakti

La tuta maso de la starta komplekso estos 545 t, el kiu 222 t estas la transportota raketo.

La aviadilo redakti

La porta aviadilo havos la enverguron de 117 metroj, pelita de ses motoroj, kiuj estas jam uzataj ĉe Boeing 747-400. La deteriĝa vojo la aviadilo estas kalkulita je 3660 m, la unua testa flugo je 2015.

La avidilo havas du paralelajn trunkon, kunligita per porta mezkorpo. Tiu konstruo estis sukcese provita ĉe portaj aviadiloj WhiteKnight kaj WhiteKnightTwo.

Porta raketo redakti

La porta raketo estas duŝtupa, evoluigota de SpaceX el Falcon 9. ĝi havas la projektita starta maso de 220 tunoj, longon de 35 m kaj povas kunpori la utilŝarĝon de ĝis 6,1 tunoj al malalta orbito (LEO). La unua ŝtupo havos 5 pelilojn.

Planita efektivigo redakti

La aviadilo startas kun la utila ŝarĝo sub la mezkorpo de la porta surfaco, kaj flugas je alto de 9000 metroj, kie ĝi levas la nazoparton je 45° kaj lasas deiĝi la raketon. La raketo ekigas la pelilojn post kelkaj sekundoj kaj pluflugas al la kosmo. Post kiam la unu ŝtupo deiĝas, la dua ŝtupo ekstartas kun la ŝarĝo. La porta aviadilo reflugas al la startejo.

Startejo redakti

Stratolaunch Systems havas kontrakton pro 20 jaroj por uzo de areo de 8 hektaroj en Mojave Air & Space Port. Oni planas tie konstrui hangaron de 19.000 kvadrataj metroj.