Stratuso

genro de nuboj

Stratuso[1] (latine strātus, mallongigo: St) estas genro de nuboj malaltaj kun horizonta tavoliĝo kun plata bazo.

Aspekto redakti

Stratuso aspektas sentrajte griza aŭ blanka. Ĝi konsistas el akvaj gutetoj, tromalvarmigitaj gutetoj, aŭ glaciaj kristaletoj, depende de la atmosfera temperaturo. Stratuso troviĝas inter 0 kaj 2 kilometroj super tero.

Klasifiko redakti

Laŭ la Internacia Nubatlaso, la genro stratuso enhavas du speciojn.

  • La nebuleca stratuso (latine Strātus nebulōsus, mallonggio: St neb) aspektas sentrajte kaj grize kaj tavolforme, kaj montras atmosferan stabilecon.
  • La fraktoa[2] stratuso (latine Strātus frāctus, mallonggio: St fra) havas neregulan formon kaj aspektas "rompite" aŭ "malglate". Tiu specio plejparte formiĝas sub precipito de pluvnuboj. (Arkaike oni nomis tiun specion fraktostratuso.)

Laŭ la Internacia Nubatlaso, la genro stratuso enhavas tri variojn.

  • La opaka stratuso (latine Strātus opācus, mallongigo: St op) aspektas opake kaj netravideble.
  • La diafana stratuso (latine Strātus trānslūcidus, mallongigo: St tr) estas sufiĉe maldika ke oni povas travidi la Sunon aŭ la Lunon.
  • La ondoforma stratuso (latine Strātus undulātus, mallongigo: St un) aspektas kiel ondoforma tavolo.

Ankaŭ oni povas uzi la jenan suplementan trajton:

  • La precipitanta stratuso (latine strātus praecipitātiō, mallonge St pr) havas precipitaĵon, kiu atingas la tersurfacon.

Historio redakti

La stratuso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[3] kune kun la kumuluso, la ciruso, la cirusstratuso, la ciruskumuluso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso).

La nomo "stratuso" devenas de la latina strātus ("sternita", participo de la verbo sternere "sterni"). Ordinare oni uzus la substantivon strātum, gramatike neŭtran; tamen, en sia libro Howard argumentis sian preferon por la adjektiva virgenra formo per simileco kun la aliaj nubnomoj (cirusolatine cirrus, kumulusolatine cumulus, kaj la nun arkaika nimbuso — latine nimbus).[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti