Streisand-efiko

fenomeno per kio provo kaŝi, forigi aŭ cenzuri informon havas la neintencitan sekvon de diskonigo de la informoj pli vaste, kutime faciligite per la Interreto.

Streisand-efiko estas fenomeno konsistanta el tio, ke streboj cenzuri dokumenton aŭ informon pli grandskale diskonigas tiun informon, ofte helpe de la Interreto.

Deveno redakti

 
La domo de Barbra Streisand, kiu nomis la Streisand-efikon

La nomo de tiu efiko venas de la usona kantistino Barbra Streisand: en 2003, ŝi procesis kontraŭ la fotisto Kenneth Adelman por malaperigi el la reto aeran foton de ŝia domo, kiu estis parto de fotokolekto pri kalifornia marbordo por sciencaj celoj[1]. Rezulte de tio, la foto rapide diskoniĝis kaj pli ol 420 000 homoj vizitis la retejon en la sekva monato[2].

Ekzemplo redakti

La armea radiostacio en Pierre-sur-Haute en Francio famiĝis pro okazaĵo en aprilo 2013, kiam la sekreta servo devigis volontulan vikipedian administranton forigi la artikolon pri tiu radiostacio. Alia administranto baldaŭ poste restarigis la artikolon, kaj la amaskomunikila informado pri la okazaĵo generis ondon de intereso kaj alilingvaj tradukoj.

« Tiun posttagmezon, temis pri la plej vizitita artikolo de la franca Vikipedio, antaŭ la informo pri "Jérôme Cahuzac". Tion oni nomas Streisand-efiko ».

  Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Barbra Sues Over Aerial Photos (angle). The Smoking Gun (30-a de majo 2003). Alirita 6-an de aprilo 2013.
  2. Streisand's home becomes hit on Web (angle). The Mercury News (24-a de junio 2003). Alirita 6-an de aprilo 2013.