Strekov, hungare Kürt estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Strekov troviĝas en la plej griza parto
Preĝejo de Strekov
Kapelo de Strekov

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vác-Bratislavo. Nové Zámky troviĝas 20 km-ojn, Komárno 32 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1075. Dum la mezepoko la komunumo havis preĝejon kaj vivis tie ermitoj. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Okazis incendio en 1733, tertremo en 1755. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, vinkulturo. Faris prosperon la grava fervojo inter la iama kaj funkcianta ĉefurbo Pozsony-Pest post 1850. En 1891 loĝis en la vilaĝo 2508 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de "Udvard", poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2233 da homoj (1983 hungaroj kaj 213 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti