La Stria megaluro (Megalurus palustris) estas kantobirdo de la familio de Megaluredoj kaj genro de Megalurojherbobirdoj. Ili estis iam lokitaj en la grupo de la Silviedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stria megaluro
Stria megaluro
Stria megaluro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Megalurus
Specio: 'M. palustris'
Megalurus palustris
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Kompare kun aliaj specioj de la genro, tiu ĝuas multe pli etendan teritorion. Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio.

Aspekto redakti

Tiu tipa herbobirdo estas mezgranda birdo kun mallongaj rondoformaj flugiloj kaj longaj graditaj vostoj, kiuj estas ofte eluzitaj. La plumaro estas tre bruna supre (iom ruĝecbruna ĉe krono kaj nuko), pli hela en ventro kaj gorĝo, kun tre markataj nigraj strioj en la tuta dorso, pli rimarkindaj ol tiuj de la aliaj specioj de la genro, kio nomigas la specion en Esperanto, dum la latina scienca nomo aludas al la marĉa habitato. La vosto estas estas longa kaj larĝa, kio nomigas la genron per du radikoj el la antikva greka kiuj signifas “granda vosto”. Tiu specio havas blankecan strion superokulan. Tiu genro estas unika inter tiu familio kaj inter la iamaj silviedoj pro posedo de restanta flugilungo.

Referencoj redakti

Bildaro redakti