La Stribarbulo, Megalaima lineata, estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stribarbulo
Stribarbulo Sur gularfigo (Ficus racemosa) ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Stribarbulo Sur gularfigo (Ficus racemosa) ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Megalaima
Specio: M. lineata
Megalaima lineata
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio estas sufiĉe simila al la Brunkapa barbulo.

Tiu ĉi estas relative granda barbulo 27 cm longa. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas helstriitajn brunajn kapon, kolon kaj bruston (kio nomigas la specion pro la strioj, pro tio ambaŭ nomigoj taŭgus por kelkaj specioj, sed la Stribarbulo havas tiujn partojn iom pli helaj -preskaŭ grizecaj aŭ brungrizecaj- kaj la strioj ne tiom krestiĝas kiel ĉe la Brunkapa barbulo), kun flava ĉirkaŭokula nuda ne tiom granda haŭtaĵo kiom ĉe la Brunkapa barbulo, sed kie ĉiukaze ege videblas la malhela okulo. La resto de la plumaro estas tre verda ĉefe ĉe flugilpintoj kaj vosto. La beko estas dika kaj rozeckolora; la kruroj estas flavecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Ĝi troviĝas laŭlonge de la sudaj montetoj de Himalajo kaj ankaŭ en partoj de Bangladeŝo kaj Okcidenta Bengalo. Kiel aliaj barbuloj, ankaŭ tiu ĉi estas fruktomanĝanto.

Referencoj redakti

Bildaro redakti