Strio estas linio aŭ bendo kiu diferencas laŭ koloro, nuanco, materialotuŝimpreso disde la apuda areo. Striaro estas grupo de tiaj linioj.

Nigraj kaj flavaj strioj.

Laŭ PIV strio povas esti uzata por:[1]

  • Longa, mallarĝa parto de surfaco, kun pli-malpli paralelaj randoj, distingiĝanta pro sia koloro aŭ heleco.
  • En vestoj kaj tolaĵoj, longa, mallarĝa, paralelranda parto de teksaĵo, kiu distingiĝas de la cetera surfaco per tinkturo aŭ teksaranĝo.
  • En arkitekturo, por bendo, listelo, elstaranta inter du kaneloj de kolono.
  • En biologio kaj botaniko, ĉiu el la paralelaj sulketoj aŭ streketoj, videblaj sur la supraĵo de vivuloj, mineraloj aŭ rokoj.

Laŭ Francisko Azorín strio estas Figuro longa k. mallarĝa kun paraleleaj randoj; larĝa streko.[2] Li indikas etimologion el la latina stria (strio).[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV [1] Alirita la 12an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 191.
  3. Azorín, samloke.