Stripuga pinglovostulo

La Stripuga pinglovostulo, Chaetura spinicauda, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stripuga pinglovostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Chaetura
Specio: Ch. spinicauda
Chaetura spinicauda
(Temminck, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio reproduktiĝas en arbaraj areoj de Kostariko sude kaj orienta ĝis Kolombio, Venezuelo, la Gujanoj, Trinidado kaj nordorienta Brazilo. La nesto estas duontelero de bastonetoj algluitaj al interno de arbotruo aŭ similforma lokigo per salivo.

La Stripuga pinglovostulo estas rapida svelta birdo, 11.5 cm longa kaj peza 15 g. La supraj partoj estas nigrecaj kun blankeca strio tra la pugo, kio nomigas la specion, kaj la subaj partoj estas malhelbrunaj kun pli pala gorĝo. Ĝi havas mallongan voston.

La Stripuga pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn kiel plej parto de la birdoj de sia familio. Ĝi estas ofte malalte super ŝoseoj aŭ maldenseĵoj matene aŭ vespere, suprenirante alte super la arbaro, ofte kun aliaj apusoj, meztage.

La Stripuga pinglovostulo havas kriecan alvokon csink.

Referencoj redakti