La Striserino (Serinus striolatus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striserino
Striserino
Striserino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. striolatus'
Serinus striolatus
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Burundio, orienta Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Sudano, Tanzanio, Ugando, kaj Zambio.

Temas pri tre bruneca serino kie rapide rimarkindas tre hela (sablokolora al blanka) longa superokula strio el la beko al la nukoflankoj. Estas same blankecaj gorĝo, subokula makuleto kaj subvanga strizono kiu lasas inter ĝi kaj la gorĝareo malhelbrunan mustaĉan strion. Same malhelbrunas vizaĝo al orelareo, krono, dorso (iom strieca), flugiloj kaj vosto (ege malhelaj kun flavaj bordaj nuancoj). La subaj partoj sub la blanka gorĝareo estas same blankecaj al sablokoloraj sed kun multaj brunaj tre markataj strioj en brusto (iom malpli en plej centra) kaj malpli en ventro kiu estas pli sablokolora; tia strieco nomigas la specion. Kiel kutime en la genro, la beko estas tre dika baze.

Referencoj redakti