La Stritinamo (Crypturellus casiquiare) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en humidaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de norda Sudameriko.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stritinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. casiquiare
Crypturellus casiquiare
(Chapman, 1929)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Tiu estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4]

Aspekto redakti

La Stritinamo estas proksimume 25 cm longa. Ĝi estas flaveca al sablokolora kun forte nigraj strioj en dorso, ties gorĝo estas blanka, ties frunto, kolflankoj kaj brusto estas palgrizaj, ties ventro estas blanka, ties flankoj estas kremokoloraj striecaj je nigra, kaj ties kapo kaj kolo estas helbrunaj kun olivecverdaj kruroj. La inoj estas pli palaj en dorso.

Kutimaro redakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Stritinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Teritorio kaj habitato redakti

Ili preferas loĝi en tropikaj kaj subtropikaj arbaroj de malaltaj teroj je altitudo de 100 al 200 m aŭ pli sube.[5] Tiu specio estas indiĝena de orienta Kolombio kaj suda Venezuelo.[2]

Konservado redakti

La IUCN klasigas la Stritinamon kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 49,000 km².[5]

Referencoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2008)(a)
  6. BirdLife International (2012). Crypturellus casiquiareInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Rusty Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 06 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aŭg 14a 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 04 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.