La Strivizaĝa paruo, Baeolophus wollweberi, estas eta kantobirdo de Nordameriko, specio de la familio de Paruedoj kaj genro Baeolophus kie tiu specio estas la plej markata per koloraj trajtoj en vizaĝo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strivizaĝa paruo
Strivizaĝa paruo
Strivizaĝa paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Baeolophus
Specio: B. wollweberi
Baeolophus wollweberi
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj birdoj havas grizajn suprajn partojn (ankaŭ grizan kreston) kaj blankajn subajn partojn kun blanka vizaĝo, kiel aliaj membroj de la genro kiel la Dukolora paruo aŭ la Nigrakresta paruo, sed kiel distingilo tiu specio montras en la vizaĝo nigran striadon (konsistantan je du horizontalaj nigraj strioj, unu subkresta kaj dua traokula, kaj du vertikalaj, unu ennuka kaj la alia el malantaŭ la okulo suben) kaj tre markitan kaj larĝan nigran gorĝon. La beko estas mallonga kaj fortika kaj la okuloj tre malhelaj. La gamboj estas grizaj.

Ties preferata vivejo estas arbaroj de kverkoj aŭ miksitaj de kverkoj kaj junipero en ĉeriveraj areoj de montaroj de orienta kaj sudorienta Arizono -(la Mogollon Plateau kaj la Blankaj Montoj de Arizono), kaj malproksima sudokcidenta Nov-Meksiko -(la regiono Madreaj arbarinsuloj de orienta Sonora-Dezerto) en Usono al suda Meksiko. Ili nestumas en arbotruo, ĉu natura kavaĵo aŭ foje malnova nesto de pego. Ili kovras la neston per mildaj materialoj.

Tiuj nearktisaj birdoj estas konstante loĝantaj birdoj kaj povas aliĝi al etaj miksitaj aroj vintre.

Ili nutras sin aktive sur branĉoj, foje surgrunde, ĉefe manĝante insektojn, ĉefe raŭpojn, sed ankaŭ semojn, nuksojn kaj berojn. Ili stokas manĝaĵojn por posta uzado.

La kanto estas kutime priskribita kiel fajfa pidi-pidi-pidi-pidi. Ili faras ĉiukaze varion de diferencaj sonoj, ĉefe havantaj similan tonkvaliton.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti