Strogonovko (Simferopola distrikto)

Strogonovko (ruse Строгоновка[1], ukraine Строгонівка, krime-tatare Mamaq) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3099 homoj[2].

Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Strogonovko
ruse Строгоновка
ukraine Строгонівка
krime-tatare Mamaq
Foto de la centra parto de la vilaĝo
Foto de la centra parto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Trudova komunumo
Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 11′ O (mapo)44.94361111111134.181388888889Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 11′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: 310 m
Areo: 4,6 km²
Loĝantaro: 3099 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97582
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Mamak (antaŭ 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Strogonovko (Krimeo)
Strogonovko (Krimeo)
DMS
Strogonovko
Strogonovko
Strogonovko
Situo de Strogonovko sur la mapo de Krimeo
Strogonovko (Simferopola distrikto)
Strogonovko (Simferopola distrikto)
DMS
Strogonovko
Strogonovko
Strogonovko
Situo de Strogonovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Trudova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Strogonovko en la Komunejo
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas kelkajn kilometrojn sudoriente de Simferopolo, etendiĝante je ĉ. 4,5 kilometrojn laŭlonge de la rivero Malgranda Salgiro. Krom Simferopolo la plej proksima loĝloko estas la vilaĝo Denisovko, situanta 1,5 kilometrojn pli supre laŭ la fluo de la rivero.

Historio redakti

La unua fidinda skriba mencio pri Strogonovko aperis en la jaro 1784, kiam estis menciita la ekzisto de du apartaj vilaĝoj sur la nuna loko (Mamak kaj Mamak Baurĉi), kiuj poste unuiĝis en unu vilaĝon Mamak. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 56 kortoj kaj estis loĝata de 425 homoj (ĉiuj ili estis krime-tataroj).

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo ege malkreskis pro amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion. Tiel, laŭ la informoj de la jaro 1864 la vilaĝo estis loĝata de nur 36 homoj; en 1887 — de 84 homoj. Ekde la jaro 1892 la vilaĝo denove konsistas el du partoj (menciataj jen kiel Rusa kaj Tatara Mamak-oj, jen kiel Supra kaj Malsupra Mamak-oj). Poste al ili aldoniĝis eĉ tria parto.

En la jaro 1944 post la deporto de la krime-tatara loĝantaro la vilaĝo (same kiel multaj aliaj vilaĝoj kaj regionoj de Krimeo) ege malgrandiĝis, pro kio oni organizis amasan transloĝigon de la kamparanoj el diversaj regionoj de RSFSR[3]. La 18an de majo 1948 per la ukazo de la estraro de la supera konsilio de RSFSR la nomoj Supra Mamak, Malsupra Mamak kaj Mamak estis ŝanĝitaj respektive al Supra Strogonovko, Malsupra Strogonovko kaj Meza Strogonovko[4].

Per la decido de la Krimea plenum-komitato la 8an de septembro 1958 la tri apartaj vilaĝoj estis unuigitaj kiel unu sub la nomo Strogonovko[5]. Ekde la jaro 1975 la vilaĝo apartenas al la Trudova komunumo.

Dinamiko de la loĝantaro redakti

  • 1805 — 425 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 36 homoj
  • 1887 — 84 homoj
  • 1926 — 383 homoj (225 rusoj, 148 germanoj, 6 ukrainoj, 3 belorusoj)
  • 1939 — 151 homoj
  • 1989 — 2370 homoj
  • 2001 — 3099 homoj

Nuntempo redakti

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3099 homoj[2] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 2714 loĝantojn[6]). La areo de la vilaĝo estas 463,1 hektaroj, la kvanto de kortoj estas iom pli ol 1000[6]. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo.

Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al aliaj apudaj vilaĝoj. En la vilaĝo situas granda psikiatria malsanulejo (Krimea respublika institucio «Psikiatria malsanulejo № 5»)[7], pro tio en la parola tradicio de simferopolanoj la nomo Strogonovko foje havas iom specifan humuran kromsencon.

Referencoj redakti

  1. Sufiĉe ofte (eĉ en la paĝaroj de oficialaj institucioj kaj sur mapoj) estas uzata la misa formo Строгановка; tio estas ŝuldata al la fakto, ke la senakcenta о en la rusa lingvo estas prononcata kiel а (en la rusa kaj ukraina lingvoj la akcento en la nomo de la vilaĝo falas sur la unuan silabon).
  2. 2,0 2,1 Oficialaj informoj pri Strogonovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-12.
  3. La decido de la Ŝtata Defend-komitato pri transloĝigo de kolĥozanoj en Krimeon (ruse). teatrskazka.com (1944-08-12). Alirita 2013-10-12.
  4. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-10-12.
  5. Historiaj informoj pri la Simferopola distrikto (ruse). tnu.podelise.ru. Arkivita el la originalo je 2013-06-19. Alirita 2013-10-12.
  6. 6,0 6,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-12.
  7. Informoj pri la 5a psikiatria malsanulejo (ruse). mz-ark.gov.ua. Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-10-12.

Ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje