Studénka

urbo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Nový Jičín. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Studénka (apartigilo).

Studénka (germane Stauding) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en Moraviasilezia regiono, en distrikto Nový Jičín. Ĝi etendiĝas sur ambaŭ flankoj de la historia moravia-silezia landa limo. Ĝi meritis sian konatecon kiel sidejo de entrepreno Vagónka Studénka (ekde 2006 MSV Metal Studénka) kaj kiel naskoloko de kardinalo Tomášek. Vivas ĉi tie 9 326 loĝantoj (2023).

Studénka
germane Stauding
urbo
Nova kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Studénka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Studénka
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio
Montaro Moravia pordego
Fervojstacio Studénka
 - fervojlinio n-ro 270
Rivero Odro
Situo Studénka
 - alteco 239 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 34″ N 18° 03′ 47″ O / 49.70944 °N, 18.06306 °O / 49.70944; 18.06306 (mapo)
Areo 30,9 km² (3 090 ha)
Loĝantaro 9 326 (2023)
Denseco 301,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1436
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 13
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599921
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 14
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Studénka
Retpaĝo: www.mesto-studenka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Petřvald, Pustějov, Bartošovice, Albrechtičky, Jistebník, Bílov, Bravantice, Velké Albrechtice kaj Mošnov.

Membrigo de urbo redakti

La urbo membriĝas en tri katastrajn teritoriojn kun tri partoj:

  • Butovice – devene pure moravia vilaĝo, en tempoj de komunismo estis al ties katastro alligita vico da parceloj okcidente de la devena katastra teritorio Studénka nad Odrou
  • Nová Horka – ĝi situas en Moravio, sur la suda bordo de rivero Odro.
  • Studénka nad Odrou (loka parto Studénka) – preskaŭ la tuta katastro situas en Silezio, malgranda nordokcidenta parto de la katastro estis devene konsisto de Butovice kaj do de Moravio, ĝi etendiĝas sur la norda bordo de rivero Odro.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1436.

La municipoj, kiuj hodiaŭ kreas urbon Studénka, estis de pratempoj tradicie germanaj kaj tial en la jaroj 1938-1945 ili apartenis al nazia Tria imperio enkadre de provinco Sudetio. Post la dua mondmilito plimulto de devenaj loĝantoj estis ellandigita. En la malplenigitajn mnicipoj transloĝiĝis nova ĉeĥa loĝantaro el enlando.

Al la 1-a de januaro 1959 estis kunigitaj municipoj Butovice kaj Studénka. Sub la nomo Studénka ili estas ekde tiu tempo urbo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 817
18803 971
18904 264
19004 889
19105 946
19216 673
JaroLoĝantoj
19307 105
19505 685
19617 627
197010 173
198010 790
199110 736
JaroLoĝantoj
200110 505
20149 867
20169 720
20179 691
20189 643
20199 536
JaroLoĝantoj
20209 477
20218 981
20229 277
20239 326

Transporto redakti

Fervoja malfeliĉo en la jaro 2008 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fervoja akcidento en Studénka 2008.

La 8-an de aŭgusto 2008 okazis en Studénka tragika fervoja malfeliĉo, kiam trajno EuroCity Comenius kunpuŝiĝis kun ŝosea superveturejo, kiu kelke da sekundoj antaŭ tio frakasiĝis sur la fervojon.[1] Laŭ registro de la rapideco el lokomotivo la ttrajno veturis en momento de aktivigo de rapidbremso per rapideco 134 km/h kaj la kunpuŝiĝo okazis en rapideco 90 km/h.[2] Surloke mortis 6 homoj kaj 67 estis vunditaj kaj forveturigitaj en ĉirkaŭajn malsanulejojn, kie al sia vundiĝoj subiĝis pluaj du personoj.

Fervoja malfeliĉo en la jaro 2015 redakti

La 22-an de julio 2015 sur proksima fervojpasejo okazis plua fervoja akcidento. Trajno SC 512 Pendolino veturanta sur linio BohumínFrantiškovy Lázně kunpuŝiĝis kun kamiono, kiu ŝtopiĝis inter malsupreingitaj fervojaj bariloj. Mortis 3 vojaĝantoj kaj 17 pluaj estis vunditaj.

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti