La sturmofusilo estas infanteria armilo, kapabla por seria pafado kun “meza kartoĉo”. Ĝi disvastiĝis en la dua duono de la 20-a jarcento. Ĉiu sturmofusilo aŭtomate reŝarĝas sin per “gasĵeta” sistemo. Ĉi tiu speco estas mezo inter mitraleto kaj fusilo. Ĝi tre taŭgas por bataloj intern urbo. Pro ĝi oni jam ne uzas mitraletojn.

Historio redakti

La unua sturmofusilo estis tiu, kiun konstruis Fjodorov en 1916. Tiu pafis japanan kartoĉon Arisaka, akirita dum la rusa-japana milito de 1905. La kartoĉo (6,5×50 mm) estis relative malforta, sed tiel konvena por la japanaj soldatoj, sed la pli altaj kaj fortaj rusaj soldatoj povis senprobleme uzi la sturmofusilon de Fjodorov. Tiu fusilo ne estis oficiale agnoskita kaj uzita en la rusa armeo pro la cara burokratismo.

Oni rigardas kiel antaŭulo la usonan memŝarĝan fusilon M1 Carbine de la dua mondmilito. Ĝi estis uzata ekde 1942 kaj havis tipojn, per kiuj oni povis pafi serie. Tiuj elpafis la uzonan mezan kartoĉon .30 Carbine, kiu estis fakte pistola kartoĉo kun plilongigita ujo (tiu de .32 Winchester). Dum la korea milito, ĝi ne sufiĉis por la usonaj soldatoj kaj ne plu uzis ĝin. Ĝi estis baldaŭ forgesita kun disvastiĝo de la unueca fusila kartoĉo 7,62 × 51 mm NATO.

La unua sukcesa sturmofusilo estis la germana Sturmgewehr 44.

La AK-sturmofusilojn oni porduktis en kvanto de 80–100 milionoj. Ĝi estas facile produktebla, riparebla, eltenebla fusilo, kiu estis dum 50 jaroj baza infanteria armilo de la iamaj socialismaj landoj. Ĝia posteulo estas la AN–94 “Abakan” kun komplika konstruo, rapidpafado.

La okcidentaj kapitalismaj landoj uzis longtempe la duonaŭtomatajn M14, FN FAL kaj HK G3. Pro spertoj de la 1950-aj kaj 60-aj jaroj kaj malfortiĝo de la soldatoj, oni evoluigis kaj enkondukis la sturmofusilan familion AR–15 / M16 (,56 × 45 mm (.223 Remington)). Ĝi havis du bazajn problemojn: pro malbona kaneligo de la paftubo, la kartoĉo estis malprecizo trans 300 m (tiun problemon oni ĉesigis en 1980 per kartoĉo S109 kaj kaneligo M16A2); la gasa elĵeto de la armiloj tipo AR-15 povis malpuriĝi, ŝtopiĝi. Oni solvis tiun lastan problemon per plibonigo de la produktada kvalito kaj enkonstruo de helpa butono.

La finnoj produktis la Kalaŝnikovojn en licenco, laŭ kiu Israelo evoluigis la sturmofusilon Galil.

La finan solvon prezentas la germana G36 de Heckler & Koch, kiu unuigas - en kompozitaj materialoj - la tradiciajn teknikajn solvojn de la M16 kaj AK–47. Ĝi estas la serva armilo de la germana Bundeswehr, kiun - post malsukceso de la OICW-programo - ekuzas pluraj elitaj taĉmentoj de la usona armeo. Oni supozas, ke ĝi tute ŝanĝas la sturmofusilon M4 en la usona armeo, ĉar ĝia enkonduko ne bezonigas ŝanĝon de la 5,56 mm-a kartoĉo.

Ekzempleroj redakti

"Bullpup" redakti

Literaturo redakti