Suĉkloŝo

ilo por purigado de tuboj sub lavpelvoj kaj fekejaj pelvoj

Suĉkloŝo (iam ankaŭ instalista sonorilopuriga sonorilo) estas permana ilo kun karaktera formo por purigado de ŝtopitaj forfalaĵtuboj ĉe kanalizo de akvo en hejmoj. La ilo konsistas el kloŝo farita el gumo, kaj tenilo plej ofte farita el ligno.

Suĉkloŝo

Similaj gumaj kloŝoj foje estas uzataj por tute alia celo, nome kiel tiel nomataj sonorildampiloj de latunaj blovinstrumentoj en ĵaza muziko. Temas pri permana dampado de sono fare de ludanto per speciala instrumento. Siatempe kelkaj muzikistoj eĉ uzis suĉkloŝojn sen la ligna tenilo.