Su Armand

ĉina esperantisto

SU Armand (1936- mortis la 23-an de septembro 1990 en Tianjin, Ĉinio) estis poeto kaj tradukanto en pluraj E-revuoj, Utafesta poemaro (1966), Esperanta antologio (1985) ktp. Liaj poemoj aperis en Norvega Esperantisto en 1960 kaj poste i.a. en Norda Prismo, Belarto, Oomoto (gazeto), The Aŭstralian Esperantist kaj Dansk Esperanto-Blad.

Su Armand
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1936 (1936-01-01)
en Pekino
Morto 1-an de septembro 1990 (1990-09-01) (54-jaraĝa)
en Tjanĝino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Subskribo Su Armand
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Poezia kolektaĵo eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo

Liaj poemoj aperis en la kolekto Poemoj de Armand Su eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1992.

Esperantisto de 1956, li fariĝis en 1965 la unua postmilita delegito de UEA en Ĉinio. Samjare liaj poemoj aperis en itallingva eldono. En aprilo 1968 li estis arestita pro "kontraŭrevolucia aktiveco", i. a. pro sia Esperanto-agado, kaj kondamnita al 20-jara mallibero. Antaŭ sia liberiĝo kaj senkulpiĝo en januaro 1979, Su sekrete instruis Esperanton al pluraj malliberuloj [1].

Biografio redakti

http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/23/armand-su/ ([2]) HOMOJ Armand Su sabato, 23 Septembro 2017Antonio De Salvo La 23-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1990) de la ĉina poeto Sü Chéngzöng, konata kiel Armand Su (1936-1990) eo.wikipedia.org/wiki/Su_Armand vivinta en la urbo Tien-Tsin (hodiaŭ Tianjin), kie tiuepoke (1901-1943) estis itala koncesio (posedaĵo) it.wikipedia.org/wiki/Tientsin#Concessione_italiana Nekredeble kapabla mastri multajn lingvojn (krom la ĉina, la italan, Esperanton, la francan kaj la rusan), li estis en leteraj interrilatoj kun familio Minnaja kaŭze de kelkaj liaj poeziaĵoj en Esperanto dissenditaj de Radio Roma (el letero, rezultas ke li ankaŭ tradukis al Esperanto poeziaĵojn de Salvatore Quasimodo kaj Gabriele D’Annunzio: bedaŭrinde, ĉio perdita). Liaj verkoj en Esperanto aperis en volumoj (Utafesta poemaro, Esperanta Antologio, Sub la signo de socia muzo, Poemoj de Armand Su) kaj en pluraj revuoj (Norvega Esperantisto, Norda Prismo, Belarto, Oomoto, The Aŭstralian Esperantist, Dansk Esperanto-Blad). En 1968 li gajnis premion en literatura konkurso lanĉita de FEI- Itala Esperantista Federacio (v. “L’Esperanto” 1968-124/125, p. 45). Li estas citita je paĝoj 285 kaj 337 de la “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kiu ankaŭ enhavas je paĝo 660 du liajn poemojn.

En 1968, Armand Su estis arestita pro kontraŭrevolucia agado (lige kun okcidentemo – li korespondis kun eksterlando kaj ŝatis la muzikon de Beethoven – kaj esperantisteco), kaj kondamnita al pluraj jaroj da karcero (20 laŭ Vikipedio, 15 laŭ la Historio de la esperanta literaturo). En 1979 li estis liberigita kaj rehonorita. La poemo de Armand Su “Liang Ŝanbo kaj Ĝu Intaj”, origine en “Monda kulturo”, printempo 1965, estas legebla ĉe la retpaĝo de Don Harlow: literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/MondaKulturo/Printempo65/butterfliesu.html Artikolo aperis en “Esperanto de UEA”, numero 880(4), aprilo 1979, paĝo 77. Recenzo de Sabira Ståhlberg pri “Poemoj de Armand Su” (1992) estas legebla en esperanto.net/literaturo/uea/poemsurec.html Artikolo de Giorgio Silfer en franca lingvo (“Armand Su: chinois de naissance, poète en espéranto, italien par inspiration”) aperis ĉe paĝoj 671-674 de: Fabrizio A. Pennacchietti, Pier Giorgio Borbone, Alessandro Mengozzi, Mauro Tosco: Loquentes linguis: studi linguistici e orientali in onore di Fabrizio A. Pennacchietti = linguistic and Oriental studies in honour of Fabrizio A. Pennacchietti = lingvistikaj kaj orientaj studoj honore al Fabrizio A. Pennacchietti, Wiesbaden, Harrassowitz, 2006 books.google.it/books?id=-CTm1NYWrO0C&pg=PA671&lpg=PA671&dq=armand+su+esperanto&source=bl&ots=3ZS09YV-P9&sig=66Tp3-zRFHgDoNvAr0bRMeNH4B0&hl=it&sa=X&ved=0ahUKEwjM5JKG57_WAhWGBsAKHRiyDYsQ6AEIVzAH#v=onepage&q=armand%20su%20esperanto&f=false Artikolo de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2011, estas legebla ĉe esperanto.net/literaturo/tekstoj/ragnarsson/su.html Mi transskribas: – la nekrologon de Armand Su, verkitan de Peterson (pseŭdonimo de Petro Kaiz) por Espero katolika 1991-2/3, paĝo 53; – la recenzon de Aldo de’ Giorgi (el “L’Esperanto” 1992-9, p. 9) de la volumo “Poemoj de Armand Su”, eldonita postmorte en 1992 de la Ĉina Esperanto-Eldonejo, kvazaŭ kompense pro la persekutoj trasuferitaj de la poeto. Mi aldonas: - foton de la poeto; - koverton de letero de Armand Su el Tien-Tsin; - la kovrilon de la libro “Poemoj de Armand Su”.​

ARMAND SU – ĈIELEN! Armand Su, ĉino, fama Esperanto-poeto (1936-1990), kies poemoj eldoniĝis. Kiel multaj ĉinoj, li suferis malliberigon dum la Kultura Revolucio. Lastan fojon, vizitante lin en la hejmo, mi vidis grandan krucifikson ĉe muro. Je mia demando, li respondis, ke li ne timas riproĉon, kaj montris al mi “Radiovaticana Programmes”, sur kiu publikiĝis liaj vortoj. Oni do povas konkludi ke, kvankam terure malsana, li tamen kun neskuebIa firmeco kredis je Dio ĝis sia morto.

Armand – foren ne alien – nur ĉielen

“Kvaropo” – persekutis vin je la korpo – neniel la volo al Patri’ – via amo

VOJON, VERON – vi sekvis je Dio kredon – vi konfirmis Jesu-krucon – sentime de muro – vi pendigis

Di-benon – vi postulis rekompencon – pacan ripozon – vi gajnis

Armand – foren ne alien – nur ĉielen!

Peterson, Ĉinio (“Espero katolika” 1991-2/3, p. 53) www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0203.htm#13 Poemoj de Armand Su, Eldonis Ĉina Esperanto-Eldonejo, 160 paĝoj, 17×11 cm., prezo ne indikita. La ĉino Armand Su estas eksterordinara, eble unika figuro en la vaste bunta mozaiko de la diaspora mondo esperantista. Li naskiĝis en Pekino en 1936 kaj jam juna interesiĝis pri literaturo kaj pri okcidentaj kulturo kaj arto. Beethoven fariĝis lia vividolo kaj la italan lingvon li lernis de itala familio. Komence plej kara libro fariĝis por li Cuore de De Amicis. Li konsideris Italion sia dua patrio kaj vaste verkis en la itala. Lì ŝanĝis sian originan antaŭnomon al Armand post legado de “La Damo de la kamelioj” de Dumas. Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1956 kaj tuj enamiĝis. Baldaŭ li ekkorespondis kun pluraj literaturistoj; liaj ĉefaj mentoroj fariĝis unue Julio Baghy kaj poste Marjorie Boulton. Liaj poemoj, rakontoj, artikoloj komencis disaperi en pluraj gazetoj kaj lia nomo baldaŭ disfamiĝis en nia verda komunumo. Tiam li estis la sola UEA-delegito en Ĉinio. Kiam eksplodis la “kultura revolucio”, li estis plurmaniere persekutata: ĉio okcidentema estis rigardata kiel malamika. Unue oni frakasis lian buston de Beethoven, oni detruis ĉiujn neĉinajn librojn kaj lian amatan laborilon: la tajpmaŝinon. Li estis devigata fuĝi kaj dum du jaroj kaŝe vagabondi almozule tra la lando. Ĝis kiam, en 1968, oni arestis kaj enkarcerigis lin. Dek suferajn jarojn en prizono, kie li grave malsaniĝis ĝis paraliziĝo. Li estis liberigita kaj rehonorigita nur en 1978. Malgraŭ la malbonega sanstato li tuj reaktivis en la literatura kampo. Ĉu tre malmodeste se mi citas ke li eĉ tradukis kaj aperigis en revuo iun mian poemon? Post longjara turmentado Armand Su forpasis la 23an de septembro 1990. Multegaj liaj amikoj kaj admirantoj lin ploris kaj ankoraŭ bedaŭras tiun perdon.

Por honorigi lian nomon Ĉina Esperanto-Eldonejo decidis kolekti liajn dise lasitajn poemojn kaj publikigi libron, kiu aperis en majo 1992. La malgranda sed ĉarma volumo entenas 178 poemojn de la ĉina poeto, ekde la unuaj, iom naivaj, amdeklaroj, ĝis la lastaj, multe pli maturaj, signifoplenaj kaj kortuŝaj versaĵoj pri diversaj temoj. En ĉiuj liaj verkoj surfaciĝas klare la figuro de granda animo, de poliedra pensulo, de fajne inspirita lirikisto. Legadon de tiu libro mi varme rekomendas; ĉiu povos ricevi el ĝi spiritajn plezurojn kaj instruojn. La libron konkludas longa poemo de Edwin de Rock, titolita “Armand Su liberigita”, unu el la plej belaj poeziaĵoj de mi iam legitaj en Esperanto. Aldo de’ Giorgi (“L’Esperanto” 1992-9, p. 9)

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Shi Chengtai, La poezio neniam submetiĝas, en gazeto Esperanto, 1346(5), Majo 2020. pp. 108-110.