Su Nuraxi

prahistoria turkonstruaĵo en Sardio

Su Nuraxi (sarde, en Esperanto „la nurago“, prahistoria turkonstruaĵo) estas plej bone postrestanta granda nurago sur la miditeranea insulo Sardio. Ĝi pintas altaĵon unu kilometron ekster la eta komunumo Barumini en Provinco Mez-Kampidano. La loko situas ĉe la norda rando de montetaro, kiu portas la nomon Marmilla (mamo) pro la karakterizaj konusaj montoj.

Su Nuraxi
arkeologia lokoNurago • archaeological park • Italian national museum • muzeoQ124830411 [+]

LandoItalio
RegionoSardio

SituoBarumini
- koordinatoj39° 42′ 10″ N, 9° 0′ 0″ O (mapo)39.70285658.9998843Koordinatoj: 39° 42′ 10″ N, 9° 0′ 0″ O (mapo)
Areo0,02 km² (2 ha) [+]
Poŝtkodo09021 [+]

Su Nuraxi (Italio)
Su Nuraxi (Italio)
DEC
Su Nuraxi
Su Nuraxi
Map
Su Nuraxi

Vikimedia Komunejo:  Su Nuraxi (Barumini) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
interne de la nurago

La setlejo estis listigita en 1997 en la Monda heredaĵo de Unesko; ĝia komplekseco estis rekonita nur en 1949, post plurtagaj pluvoj kaj grundoglito de holmo.

La centra nurago altas 15 m, situas sur eta altaĵo de Marmilla, kies nomdonanta konusa monto en formo de virina mamo situas vidalvide. Temas pri unuafoje konstruita kerna nurago, kiun ĉirkaŭis pli poste muro kun kvar eksteraj turoj. En la dua ekstera muroringo troviĝas la restaĵoj de pliaj originale naŭ turokonstruaĵoj. La tuta ekstera areo estas ĉirkaxuata de ĉirkaŭ 150 fundamentaj restaĵoj de iamaj plej ofte rondaj kabanoj, la t.n. vilaĝo. Tio situas ekster la muroj de la 5-tura kerna strukturo, do ĝi estis neprotektita. La centra turo (Mastio) devenas el la ĉirkaŭ mezo de la 2-a jarmilo a.K.., havas diametron de 10 m kaj mallarĝiĝas je 5m ĝis la tria, ankoraŭ rudimente postrestinta etaĝo. La plej malnovaj partoj de la setlejo devenas nur el ĉirkaŭ 1200 a.K., granda parto de la muroj estas ĉirkaŭ 200 ĝis 400 jarojn pli fruaj. Su Nuraxi estis detruita en ĉirkaŭ 600 a. K., fare de la punikoj. Ĝi estas malfermita por la turismo.

Situo redakti

Su Nuraxi situas 1 km ekster la eta komunumo Barumini ĉe la vojo al Tuili. En la proksimo troviĝas nuragoj Is Paras kaj Su Mulinu, la malfrua gota-kalana paroĥio de Gesturi kaj la Parco Archeologico kun protonuragoj Brunku Madagui, unu de la plej malnovaj nuragoj.

Literaturo redakti

  • Alberto Moravetti, Carlo Tozzi k. a. (eld.): Guide archeologiche. Preistoria e Protostoria in Italia. 2: Sardegna. A.B.A.C.O, Forlí 1995, ISBN 88-86712-01-4.
 
la arkeologia ejo Su Nuraxi en vintro