Subakviĝa kloŝomergokloŝo estas de sube malfermita ujo, nome kloŝo, plenigita per aero, kiu ebligas restadon kaj laboron sub akvo.

Subakviĝa kloŝo

Historio redakti

En sia plej simpla aspekto temas pri la plej malnova konata ekipaĵo por pli longa laboro sub akvo. Ĝi estas priskribata jam fare de Aristotelo en la 4-a jarcento antaŭ Kristo.

En la jaro 1535 Guglielmo de Lorena fabrikis kaj uzis ekipaĵon simila al modernaj sonoriloj. La subakviĝa kloŝo estis ankaŭ uzita por elakvigo de kanonoj de sveda batalŝipo Vasa mallonge post ties subakviĝo en la jaro 1628.

En la jaro 1690 Edmond Halley proponis kloŝon de moderna konstruo ekipita eĉ per fenestroj por esploro de la mara fundo. La aero devis esti transportita en ĝin en pezigitaj bareloj.

Moderna uzo redakti

Surprincipe de la subakviĝa kloŝo estas konstruitaj ankaŭ subakvaj loĝejoj. Dum fondado de akvaj konstruaĵoj estas uzataj specialaj tipoj de kloŝoj, nomataj kesono.